Vizitu Forumon

Intervjuo al Gregor HinkerPrezidanto de TEJO

(GMT+08:00) 2009-07-31 16:16:24

(Rikoltis intervjuon: Bruĉjo Kasini)

Laŭ vi kiun plej gravan sukceson Esperanto povas esperi dum la venontaj 50 jaroj?

Miaopinie la esperantistoj sukcesos sin establi je monda nivelo kiel aro de kompetentuloj por unuflanke internacia kompreniĝo kaj aliflanke lingvaj rajtoj; mi konsiderus tion sukceso, se pri tiuj temoj la mondo sin turnos al ni.

Kion nia movado devas do fari por tion plej multe atingi?

La movado estas per si mem vivanta ekzemplo de interkompreniĝo, kaj devas tion komuniki al la ekstera mondo. Male, la demando pri lingvaj rajtoj bezonas ampleksan intelektan prilaboron. La du kolonoj de nia aktiveco estu do la movada agado kaj aliflanke la interna pluevoluigo de niaj kompetentoj.

Kiel laboras nuntempe TEJO por efektivigi tiujn du kolonajn agadojn?

TEJO klopodas prezenti laborstrukturon al siaj landaj sekcioj kaj IM, per kio ili povas krei reton da kunlaboro, kaj spertiĝi surpraktika kaj teoria niveloj. Niaj membroj estas kreivaj kaj scivolemaj, tial nia tasko reduktiĝas al tio provizi la kadron: kutime ili mem agadas surbaze de ĝi.

Kaj vi persone, kion vi opinias farenda por nia plisukcesado?

Nia ĉefa defio estas konsciigi la ĝeneralan publikon pri problemoj pri kiuj ni konscias, sed kiujn ĝi ankoraŭ ne rekonis. La problemo de lingva egaleco estas kompleksa kaj malfacile alirebla por personoj kiuj ne havas sperton en internaciaj medioj. Simplaj sloganoj certe ne sufiĉos.

Kaj kion TEJO prioritigas nuntempe?

Nia granda pasintjara projekto estis la reformo de Pasporta Servo, kiu finiĝos ene de la venontaj monatoj. En la IJK TEJO deklaris ke estas strategia agadcelo okazigi IJKn en Afriko; per tiu projekto ni esperas plifortigi la lokajn tieajn movadojn kaj pliriĉigi la horizonton de nia tuta organizo. Krome ni laboras por restrukturado de nia reta komuniko, kaj starigo de konstanta komisiono pri IJK.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto