Vizitu Forumon

Hannes Larsson
Distraj matematikoj

(GMT+08:00) 2009-07-31 18:45:03
(Raportas: Francesco Maurelli el Britio, KN 1765)

     Por unu horo kaj duono, en salono Cseh oni diskutis pri paradoksoj, famaj teoremoj kaj anekdotoj pri matematiko. La prezentitaj eroj devenas el diversaj tempperiodoj, ekde la komenco de matematiko kaj filozofio ĝis la ĵusaj jaroj. Famaj estas la paradoksoj de Zenone: ekz. la rapidega Aĥilo neniam atingos la malrapidan testudon! Kaj la fama kretano kiu asertis: "Mi estas mensogulo!" Ĉu li diras la veron aŭ la malveron? En ambaŭ kazoj ni alvenas al kontraŭdiro. Post kelkaj informoj pri ora ortangulo kaj pri la serio de Fibonacci, ni alvenas al la pasinta jarcento, kun la teoremo de Fermat. Li verkis tre simplan teoremon, sed ne publikigis la pruvon, dirante: "Mi konas tre elegantan solvon, sed ĝi ne povas eniri en la malgrandaj marĝenoj de la paĝo". Kvankam la konjekto estas ege simpla, multaj sciencistoj strebis tion pruvi kaj nur lastatempe tio eblis, per plurcent-paĝa pruvklarigo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto