Vizitu Forumon

Elisabeth Schwarzer
Interkompreniĝomalgraŭ miskomprenoj

(GMT+08:00) 2009-07-31 19:02:14
(Raportas: "Kongresa Kuriero" )

      Dialoga forumo pri interkompreniĝo malgraŭ miskomprenoj inter okcidentanoj kaj orientanoj kunvenigis ĉ. 30 kongresanojn ĉefe de Eŭropo kaj Japanio. En specifa memmastruma dialoga forumo laŭ D. Bohm ni malrapidigis la komunikadon, pli atentis unu al la alia kaj montris pli konscie respekton por aliaj spertoj kaj vidpunktoj. Por azianoj ofte malfacilas kompreni specifajn diferencojn inter okcidentaj kaj orientaj eŭropanoj.

      Laŭvorta kompreno ekz. povas kaŭzi grandan konfuzon, se unu partoprenanto aŭdas instigon laŭlitere sen atento al la socia interrilato (unu homo mankis fine de ekskurso). La libera formo de tia dialoga forumo entenas danĝeron de tema devojiĝo - kio povas esti esenca indikilo: nome pri kio homoj komune silentas.

     Dezirindas pli da okazoj por tia novstila interŝanĝo de spertoj kaj vidpunktoj egalrajtaj en grupo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto