Vizitu Forumon

La Estraro de UEA respondas

(GMT+08:00) 2009-07-31 19:30:03

 (Raportas: Francesco Maurelli el Britio, KN 1765)

      "Estraro Respondas" estas kutima programero dum Universalaj Kongresoj. Fronte al la ĉeestantoj, sidis la tuta estraro de UEA kaj tio estis certe bona ŝanco por UEA-membroj demandi pri ajna temo. Estas tamen tre bedaŭrinde, ke plejmulto el la tempo estis misuzita per bagatelaĵoj, netemaj demandoj kaj ne praktikaj proponoj. Ekzemple kongresano tre miris ke la programero "Estraro respondas" okazas samtempe al IKU/AIS. Ĉu li volas proponi ke okazu nur unu programero samtempe, por eviti koliziojn? Pluraj demandoj kaj rimarkoj rilatis al organizaj detaloj de la nuna UK, pri kiuj LKK kompencas, kaj al CO-rilataj temoj (eble kelkaj ne konsciis ke "CO respondas" estas alia programero, aŭ eble la diferenco inter estraro- kaj CO-respondecoj ne estas klara al la membraro).

       La estraro tamen bone sukcesis mastrumi la situacion, kelkfoje eĉ tro defendante la laboron de la Asocio. Al la mirigo de kongresano pri la malmultaj partoprenantoj kompare al la lasta UK en Pollando, unuanima respondo rilatis al epokaj ŝanĝoj de politika sistemo, ktp. Tamen, malgraŭ ties vero, mi opinias ke ĝi ne estas la nura kaŭzo, kaj serioza pristudo de la kialoj de tiu nombrofalo estas tre inda.

      La plej granda novaĵo en la programero estas la anonco de la prezidanto de UEA kandidatiĝi kiel B-komitatano. Surbaze de la rezultoj, li konsideros plukandidatiĝi por la prezidanteco. Multaj homoj konsideras tion grava paŝo por plidemokratigo de UEA.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto