Vizitu Forumon

Intervjuo al Giuseppe Grattapaglia

(GMT+08:00) 2009-07-31 19:34:49
(Rikoltis intervjuon: Bruĉjo Kasini)

Laŭ vi kiun plej gravan sukceson Esperanto povas esperi dum la venontaj 50 jaroj?

     Al tia provoka demando mi respondas per provoka respondo: nia plej granda sukceso estus, se UEA ne plu estus necesa, ĉar la ideo de Esperanto jam eniris en la ĝeneralan socion kaj iu organizita movado por akceli la uzon de Esperanto ne plu estus necesa. Jam nun estas simptomoj pri tiu fakto, ĉar estas amaso da esperantistoj kiuj nur interkomunikas per interreto kaj tute ne sentas la bezonon organiziĝi per asocio.

Kaj kion ni esperantistoj devas fari por tion atingi?

     Vidu, dum multaj jaroj, de la Internacia Konferenco de Rio de Janeiro, en kiu oni debatis la estontecon de internaciaj rilatoj, kaj kie UEA havis standon, estis interveno de neesperantistoj kiuj sugestis al ni eliri el niaj kaŝejoj kaj disvastigi la ideon de demokratia komunikado pere de Esperanto, ekde tiam mi persone klopodis sekvi tiun sugeston, ekzemple paroli pri Esperanto al amasmedioj ne donas favoran entuziamon, sed se oni ligas la ideon de Esperanto al iu konkreta agado en nia nuntempa socio, tio povas veki la intereson de la publiko. Tion kun sukceso ni aplikis en Bona espero en Brazilo, ĉar la fakto ke tie infanoj lernas Esperanton tute ne estus mondskua, sed la fakto ke E-istoj el diversaj landoj aktive laboras por solvi kelkajn bazajn problemojn kiel malsato, malsano, analfabetismo, tio ja vekas la intereson kaj dum la lastaj jaroj la plej grandaj televidaj kanaloj en Brazilo, kaj gazetoj interesiĝis pri nia laboro, kaj tiel paralele informis pri la lingvo. Alian klopodon eliri el niaj keloj mi spertis en la medio de Rotario Internacia, kie de ok jaroj ni, kiel fakgrupo de Rotarianaj Esperantistoj, regule partoprenas la mondajn kongresojn rotariajn starigante informstandon pri Esperanto.

Ĉu tiu sperto laŭ vi povas esti kopiita?

       Evidente, se ĉiuj niaj fakaj asocioj klopodus partopreni en la unuopaj profesiaj movadoj, proponante nian lingvan solvon, post kvindek jaroj tiu nia prozelitisma agado estus ne plu necesa.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto