Vizitu Forumon

Internaciaj artistoj sukcesisĉe la Arta Kafejo

(GMT+08:00) 2009-07-31 19:36:44
(Raportas: "Kongresa Kuriero" )

        Marde vespere, je 21h30, en kafejo Fama okazis la "Arta Kafejo", sub gvido de Georgo Handzlik kaj Mikaelo Bronŝtejn. Tiu aranĝo, kiu iel anstataŭas nian tradician Internacian Vesperon, ĝuis la intervenon de tutmondaj artistoj kiaj Ĵomart kaj Nataŝa, Jomo, la nepino de Antoni Grabowski (kiu deklamis partojn de Sinjoro Tadeo), kaj fine ankaŭ kaj Georgo kaj Mikaelo.

       La etoso estis aparta gaja kaj la publiko povis kanti kaj danci kun la artistoj, kaj ĝuis la novan, pli intiman, familian etoson de la spektaklo, esence malpli rigida ol nia tradicio postulis. La arta evento daŭrigos ĉi-vespere per pliaj internaciaj artistoj, denove en kafejo Fama (Legionowa 5), je la 21h30.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto