Vizitu Forumon

Novaj lernteĥnologioj kaj Esperanto

(GMT+08:00) 2009-08-03 13:44:27
(Raportas: "Kongresa Kuriero")

       La Tago de la Lernejo okazis mardon, la 28-an de julio, en la salonoj Brozović kaj Lapenna inter la horoj 9-15 havante la ĉi-jaran temon: Novaj lernteĥnologioj kaj Esperanto.

      Malfermis la programon s-ro Mihai Trifoi, la organizanto kaj gvidanto de tiu kongresero. Per kelkaj enkondukaj vortoj li anoncis la strukturon de la TdL-programo kun ĝiaj tri partoj: I. Enkonduka parto (9.00-9.25); II. Unua serio de prelegoj (9.25-12.45); III. Dua serio de prelegoj (13.00-15.00), kaj petis la prezentantojn respekti la rezervitan tempon.

      Sekvis la Enkonduka parto, la salutoj fare de: d-ro Duncan Charters, nova vicprezidanto de ILEI, s-ino Claude Nourmont, vicprezidanto de UEA kaj UEA-observanto ĉe ILEI, s-ino Magdalena Tatara, nome de la Pola ILEI-Sekcio, kiu faris ankaŭ mallongan prezenton pri la eduksistemo en Pollando.

      Dum la Unua serio de prelegoj la ĉeestanta publiko havis la plezuron aŭskulti kelkajn inter la plej famaj kaj spertaj esperantistoj:

– d-ro Humphrey Tonkin el Usono prelegis pri: Universitataj studoj pri Esperanto en teknike kunligita mondo;

– d-ro Renato Corsetti el Italujo prezentis la prelegon: Bonaj radikoj por bona lernolibro, utiligante la novajn komputilajn eblecojn;

– d-ro hab. Ilona Koutny el Pollando: Novaj direktoj en la formado de e-instruistoj;

– d-ro Maŭro La Torre el Italujo: «Lingva lernado kaj teksto-statistiko»;

– s-ino Lucille Harmon el Usono: «Kiel ni povas uzi la reton por reklami Esperanton kaj helpi al la instruado de Esperanto»;

– d-ro Duncan Charters el Usono: «Nova teknologio por instruado de Esperanto kaj per Esperanto;

– s-ro Tomaž Longyka el Slovenujo: La Zagreba lernolibro por komencantoj – analizo bazita sur personaj spertoj;

– s-ino Irena Szanser el Pollando (prezentita de Nina Danylyuc): «Parolgenerilo – semantika lingva modelo por krea instruo de la lingvo»;

– s-ino Zsófia KórÓdy, ILEI-estrarano pri instrukapabligado kaj edukaj centroj, Germanio: Ne nur virtuala amikeco: Comeniusprojekto kaj ĝemelurbaj kontaktoj de lernejoj en Herzberg.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto