Vizitu Forumon

Intervjuo al Probal Daŝgupta

(GMT+08:00) 2009-08-03 13:48:42
(Rikoltis intervjuon: Bruĉjo Kasini)

Laŭ vi kiun plej gravan sukceson Esperanto povas esperi dum la venontaj 50 jaroj?

       Mi ĉiam funkcias kun du hipotezoj – la maksimuma kaj la sekurecozona. La maksimuma hipotezo A por Esperanto estos subita internacia steliĝo – kaj ni ne havas la aparaton por digesti tion, ĉar ni estas tre sukcesaj regurdantoj de la sekvoj de daŭra stagnado, ni tute ne estas psike pretaj por eĉ malfina venko. La sekureco-zona hipotezo B estas, ke Esperanto restos inter la noblaj hobioj, kaj ke sufiĉe da homoj aliĝados al ĝi laŭ ritmo ne tro malsimila al la nuna. Ambaŭ scenaroj estas laŭ mi sukcesaj scenaroj.

Kaj kion nia movado devos fari, laŭ vi, por atingi tiujn sukcesojn?

       Kiel Alico en "Tra la spegulo" lernis de la ruĝa reĝino, por resti en unu sama loko, oni devas rapide kuri; por antaŭeniri, oni devas multe pli rapidege kuregi. La Esperanto-movado devas daŭrigi la nunan ritmon de kurado – optimuman por ĝia sano – por atingi scenaron B. Por scenaro A ni simple devas atendi, ke la manao falu el la ĉielo. Tio povas okazi iam ajn, kaj estos draste embarasa, sed ni ja vivas en neperfekta mondo, kaj eĉ fina venko povas okazi, same kiel tertremoj, cunamoj kaj inundoj.

En sama ritmo, kiujn iniciatojn do ni elprenu?

        En la nuna estrara mandato UEA moviĝis de la Eŭrop-unia lobiejo al tiu de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Estas multe pli klare, kiamaniere procedi, se ni volas daŭrigi la nunajn pozitivajn rilatojn kun Unesko kaj kun la NRO-komunumo, ol kion fari en Bruselo. Do laŭ mi estas bona ideo daŭrigi kaj pliprofundigi nian nunan strategion. Bedaŭrinde ni estis tro okupitaj pri la fasonado de tiu strategio en la ĵusaj du jaroj por povi klarigi al nia interna publiko kion ni faras. Mi devos mendi pri tio intervjuon kun Kalle.

Tio je nivelo de instancoj. Kion plie la unuaopulo, la loka grupo devas entrepreni tiuvoje?

        Ion inspiran – kaj tasko-klarigan – mi esperas povi diri en la nun definitivigata ferma parolado, kaj estos maljuste al la homoj, se mi jam en tiu ĉi intervjuo resumos la ferman paroladon! Sed sendepende de tiuj miaj lastatagaj vortoj, mi diru jam nun, ke la unuopaj esperantistoj devus multe pli ol nun aliri siajn naciajn Unesko-komisionojn kaj kunagi kun la naciaj filioj de diversaj NRO-oj. Ni simple ne havas sufiĉe da konstantaj aliancanoj inter la ekologiemuloj, la inistoj, la sanprofesiuloj, la helpantoj de malriĉuloj, la helpantoj de handikapitoj, la alternativaj edukantoj kaj aliaj internacie gravaj agantaroj. Se ni parolas al ili, ni kutime provas simple vendi Esperanton. Se ni ne aĉetos iliajn varojn, ili ne aĉetos la niajn.

Kaj ĉu vi taksas la nunan interrasiĝon de Eŭropo kiel valoro utila al nia movado?

         Laŭ mi la esperantistoj tro rapide supozas sin mem senrasismaj. Ni devas ĉiam aparte fortostreĉi por ekkonscii pri la alieco de aliaj, kaj por bonvenigi la aliulojn kiel aliulojn. Tiuj eŭropanoj, kiuj volas bonkore diri al la novaj envenintoj "vi estas ĝuste kiel ni", ne vidas en sia inkluzivemo la komencon de asimilemo, kiu – se oni kuraĝigas ĝin – fariĝas speco de kultura kaj lingva genocido, kiu tamen tre mole kaj komforte traktas la individuojn, de kiuj oni forprenas la respekton por sia devena lingvo. En Eŭropo, ni bezonas multe pli da esperantistoj en Italujo (rideto al la intervjuanto) aŭ Belgujo aŭ Nederlando, kiuj sendas al la novaj enmigrintoj la signalon "Ni tre interesiĝas pri via devena kulturo/ lingvo". Tio ne eblos, se multe pli da esperantistaj eŭropanoj ne mem okupiĝos serioze pri la lingvoj kaj kulturoj de la tria mondo. Vidu pri tio mian antaŭparolon al Fraŭlino Maitreyi (havebla en la kongresa libroservo).

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto