Vizitu Forumon

Nia Teamo

(GMT+08:00) 2009-12-17 14:56:32

Post la disvolviĝo en la 45 jaroj la E-redakcio plifortiĝis kaj fariĝis pli ampleka kun funkcioj de redaktado, novaĵ-kolektado, tradukado, elsendo kaj esploro. Nun ĝi havas 15 laborantojn (inkluzive de 2 ne-oficialaj kaj 4 redungataj post emeritiĝo).

Sub la gvidado de direktoro Zhao Jianping ĉiuj membroj de la E-redakcio de Ĉina Radio Internacia diligente laboras. De la jaro 2000 entute 22 programeroj kaj retaj raportoj de la sekcio gajnis diversajn premiojn.

De la 45 jaroj la E-sekcio aktive faras internaciajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn. De la jaro 1978 la sekcio ĉiujare sendas unu aŭ du raportistojn al la Universala Kongreso de Esperanto por raporti tiun ĉi gravan eventon, partopreni en diversaj seminarioj, intervjui famajn esperantistojn kaj okazigi kunsidon de aŭskultantoj. Ĝis nun raportistoj de la E-sekcio vizitis pli ol 30 landojn de la 5 kontinentoj.

Ni atribuas la disvolviĝon kaj progreson de la E-disaŭdigo ankaŭ al niaj aŭskultantoj kaj legantoj en pli ol 70 landoj pro iliaj subtenoj kaj kontribuoj. Ĉiujare ni ricevas pli ol 8 000 leterojn el ili. Por diverslandaj aŭskultantoj la E-disaŭdigo estas la fenestro koni Ĉinion kaj ankaŭ portas la esperon kaj noblan ideon. La E-disaŭdigo senĉese disvolviĝas ĝuste pro la inspiro kaj subteno de la aŭskultantoj. Okaze de la 45-jara jubileo ni ricevis gratulojn kaj dezirojn el oficistoj de UEA kaj fervoraj aŭskultantoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto