|
||||||
|
|
||



Aktiva partopreno de Francio en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio ne disegeblas de alta atento de franca prezidento Nicolas Sarkozy pri la ekspozicio. Li ne nur antaŭenpuŝis fondon de la franca ekspona buroo, sed ankaŭ nomumis francan verkiston Jose Freches, kiu tre konas Ĉinion, kiel prezidanton de la buroo. Li ankaŭ persone elmetis proponon al partopreno de Francio en la ekspozicio. Li difinis la projekton "Sensiva Urbo" de la franca pavilono kaj postulis, ke la franca ekspona buroo establu televidan kanalon aparte konigi aktivadojn de franca pavilono al ĉinaj popolanoj dum la ekspozicio. Cetere laŭ informo de franca altranga oficisto, Nicolas Sarkozy persone ĉeestos al inaŭguro de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
Prezidanto de la franca ekspona buroo Jose Freches opinias, ke la Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas monda soleno, Francio povas montri sian belan figuron pere de la ekspozicio. Francio povas montri kreivon kaj viglecon de franca moderna sciencteniko, koncepton pri kontinuigebla disvolvo de francaj urboj kaj akceli amikecon inter la du popoloj de Francio kaj Ĉinio. Li esprimis, ke Francio estas plena de fido al la Ŝanhaja Monda Ekspozicio.

Sekve de proksimiĝo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, francaj amaskomunikiloj pli kaj pli multe atentas informojn pri la ekspozicio. Cetere en la 100-a tago antaŭ inaŭguro de la ekspozicio, la franca ekspona buroo kaj ĉina ambasadorejo en Francio okazigis gazetaran konferencon por konigi preparadon de Francio por la Ŝanhaja Monda Ekspozicio.
| © China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |