Vizitu Forumon

Japana pavilono:"Harmonio de Humano kaj Teknologio".

(GMT+08:00) 2010-04-27 17:28:56


natura medio kaj kultura aktivado

Japanaj diversaj rondoj donas pozitivan atenton al la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Citante statistikon de organizanto, japanaj amaskomunikiloj esprimis, ke miliono da japanaj vojaĝantoj spektos ĉi-fojan ekspozicion kaj la nombro okupos trionon de la totalo de vojaĝantoj. Novembre de la pasinta jaro intervidiĝante kun ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi, japana ĉefministro Yukio Hatoyama esprimis volon viziti Ĉinion okaze de inaŭguro de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio kaj viziti la ekspozicion. Ankaŭ respondeculoj de Japana-Ĉina Amikeca Asocio, Nagana Japana-Ĉina Amikeca Asocio, Japana-Ĉina Interflua Klubo kaj aliaj amikecaj societoj esprimis deziron pri plena sukceso de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio kaj esperis spekti la ekspozicion.


 pri maljunuliĝo


pri teknologio

La ĉeftemo de japana pavilono estas "Harmonio de Humano kaj Teknologio". Ĝia viola aspekto ŝajnas silkraŭpa kokono. La pavilono areas je 7 200 kvadrataj metroj kaj havas 3 eksponajn regionojn. Oni planis eksponadon pri tutmonda klimata ŝanĝiĝo kaj maljunuliĝo. La japana pavilono estis plenumita en la 26-a de decembro kaj kostas preskaŭ 13 miliardojn da jenoj. Duono de la kosto estas aŭspiciita de popolaj entreprenoj kaj societoj. Japanaj amaskomunikiloj raportis, ke japana ekonomio estis serioze influata de financa krizo, tamen Japanio ankoraŭ estas unu el nemalmultaj landoj, kies kapitalo estis rapide utiligita por konstruado de pavilono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto