Vizitu Forumon

Brita pavilono: "sema sankta-halo"

(GMT+08:00) 2010-04-27 17:28:56

Britio estas origina loko de Monda Ekspozicio. La unua Monda Ekspozicio okazis en Londono en la jaro 1851 kaj Britio partoprenis en ĉiuj ekspozicioj poste. En ĉifoja Ŝanhaja Monda Ekspozicio, Britio aparte konstruis britan pavilonon. Ĝia desegna koncepto estas tute malsama ol tio, kion oni imagis pri Britio, sed enkorpigas ĉiujn flankojn reprezentantajn Brition, kiaj kreivo, alttekniko, kunmarŝo kaj naturo. La desegno "sema sankta-halo" enkorpigas potencon de brita kreiva industrio. Liverpolo estas ĝemala urbo de Ŝanhajo. Ĝi partoprenos en la Monda Ekspozicio kiel unika urba reprezentanto de Britio. Ĉiuj mezlernejoj de Liverpolo sendos du lernantojn por partopreni en la Monda Ekspozicio. Sume pli ol 60 lernantoj servos por la brita pavilono kiel oficialaj ambasadoroj de Liverpolo. Samtempe la brita pavilono estas la ununura infana pavilono. Tiuj geknaboj veturos al Ŝanhajo en 5 grupoj kaj ĉiu grupo restos tie unu semajnon. Ĉiutage ili laboros en la pavilono por konigi karakteron de Liverpolo kaj plenumos blogon kaj foto-taglibron. Ricevinte peton de lernantoj, liverpola respondeculo decidis liveri al ili eble la ununuran ŝancon por sperti la ĉinan vivon kaj konigi sukcesojn de Liverpolo al la mondo. Oni esperas, ke la sperto povos ludi gravan rolon al la estonta vivo de tiuj lernantoj. La eksponado de majo ĝis oktobro espereble alportos ekonomian profiton de 50 milionoj da sterlingaj pundoj al Liverpolo kaj najbaraj regionoj en estontaj 10 jaroj.

Nottingham Universitato, kiu estas fama pro teknologio de kontinuigebla disvolva energio, konstruos pavilonon arean je 2 400 kvadrataj metroj en urbcentro de Ŝanhajo por eksponi desegnon de verdaj domoj. Respondeculo de tiu programo, prof. Saffa Riffat fieras pro eksponado de siaj esploraj fruktoj al ĉinaj kaj eĉ tutmondaj spektantoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto