Vizitu Forumon

Svisa pavilono:"Urba kaj Kampara Interago"

(GMT+08:00) 2010-04-27 17:28:56

Svisaj amaskomunikiloj ĉiam atentas preparadon de Svisio al la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, precipe konstruadon de svisa pavilono. Laŭ svisoj, la svisa pavilono kun ĉeftemo "Urba kaj Kampara Interago" kaj komuna pavilono de Ĝenevo, Bazelo kaj Zuriko kun ĉeftemo "Plibonigu Akvokvaliton por pli Bela Urbo" ne nur konformas al karaktero kaj figuro de Svisio, sed ankaŭ fierigas la svisojn pro mirinda desegno kaj aplikado de alta teknologio en la pavilonoj. Desegnisto de ekstera muro de svisa pavilono konigis intervjuate, ke la ekstera muro de la pavilono konsistas el 10 000 intelektaj reflektaj pecoj, kiuj ĉiuj povas sole transformi sunenergion kaj termoenergion al fotoenergio, kaj samtempe reflekti respektive kun ĉirkaŭa medio. Kiam brilas kamerao-flagrilo de spektantoj, ankaŭ rebrilas la reflektaj pecoj, oni nomas ĝin domena efiko. La desegnisto konigis, ke tio simbolas sendependecon kaj memdecidon, solidaredon kaj kunaranĝecon de ĉiuj ŝtatoj kaj ĉiuj homoj.

Fakte la svisa pavilono ne nur havas elementojn kun svisaj trajtoj, sed ankaŭ montras progresintan teknologion pri medioprotektado. Ĝeneva urbestro esprimis, ke Monda Ekspozicio liveros al Svisio ses monatojn por montri al milionoj da spektantoj mediprotektan teknikon de svisaj entreprenoj kaj vivkvaliton de Svisio. Fakte ankaŭ la svisa registaro alte atentas la ekspozicion, ĝenerala sekretario de svisa Ministerio pri Eksteraj Aferoj Roberto Balzaretti esprimis, ke per partopreno en la ekspozicio, Ĉinio kaj Svisio povas fortigi kontakton kaj altigi nivelon de la dulandaj rilatoj. Li ankaŭ diris, ke estas fierinda, ke Svisio estas unu el la antaŭaj landoj, kiuj deklaris partopreni en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, kaj ankaŭ estas lando, kiu la unua publikigis desegnan projekton de pavilono. Svisio plue klopodos por fariĝi famulo kaj fokuso en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto