Vizitu Forumon

Enirante en la Ĉilian Pavilonon kaj proksimiĝu al "urbo de ligilo"

(GMT+08:00) 2010-06-24 17:23:22

 

La ĉeftemo de Ĉilia Pavilono estas "urbo de ligilo". Same kiel larĝa teritorio de tiu lando, la interna strukturo de la Ĉilia Pavilono estas desegnata kiel zigzaga ligilo. La ekstera aspekto de la pavilono ŝajnas kristala taso, kiu devenas de imago pri ŝipo en la maro.

Ĉe enirejo de la pavilono, mi povas vidi figuron de aminda ĉilia knabino sur la muro. Ŝi nomiĝas "Niña", mi povas sperti la koncepton pri urbo de Ĉilia Pavilono per rakontado de tiu knabino. Ŝi kondukas vizitantojn sperti internajn rilatojn inter la urbo kaj la homoj kaj alvoki penson de la homoj pri la estonta urbo.

"Kial urbo povas reprosperiĝi post krepuskiĝo? Kial ni fojfoje rekonstruas la urbon?"

Kun la demando de "Niña" pri "Kio estas urbo", mi nun vidas la halon de iu ĉilia familio sur nia kapo. Tio ĝuste estas la familio de "Niña". Servistino de la pavilono s-ino Macadera konigis:

"La desegno esprimas, ke Ĉilio troviĝas sur la alia hemisfero de la terglobo, plej malproksima al ĉi tie, Ŝanhajo. Kvankam sur la tero ni malproksime distancas de la ĉinoj, tamen ni havas similan vivmanieron. Levante vian kapon, vi povas vidi nin sur alia parto de la terglobo. Niaj kulturoj kunfandiĝas ĉi tie kaj niaj koroj intimiĝas unu la alia."

La interno de la pavilono estas konstruita per ligno, kiu estis transportita tute el Ĉilio. La tuta pavilono havas du partojn internan kaj eksteran, kaj estas kvazaŭ ovoŝelo. En la pavilono, vizitantoj ne nur povas sperti apartan desegnan stilon de Ĉilio, sed ankaŭ apreci klasikajn artaĵojn de tiu nordamerika lando. En la pavilono troviĝas du statuoj lignaj vira kaj virina, kiuj altas je pli ol du metroj. Ĉilia volontulo Alfonso konigis:

"La virina statuo staras ĉe la enirejo kaj brakumas ĉiujn vizitantojn. La vira staras en centro de la pavilono, lia vizaĝo estas prenata en la mano, kiu kondukas la spektantojn daŭrigi la viziton. Ambaŭ ili estas verkoj de ĉilia fama desegnisto. Estas tre vidinda. Ĉe elirejo vi povas vidi iun statuon kun homa vizaĝo, ĝi estas vizaĝo de la ĉiliano. Proksimiĝante al ĝi, vi povas aŭdi voĉon el diversaj lokoj de Ĉilio, la voĉon de ni ĉilianoj."


statuo en la pavilono

Parolante pri vino, la homoj ofte pensas pri Francio, tamen servisto en la Ĉilia Pavilono diris, ke ankaŭ ĉilia vino estas tre bongusta. En la pavilono, troviĝas alta pergolo, sur kiu eksponas diversaj vinoj produktitaj de 43 vinberejoj. Vojaĝantoj povas gustumi bongustan vinon el alia parto de la terglobo per malalta prezo.


pergolo en la pavilono

Ĉe elirejo de la Ĉilia Pavilono estas mirakla "profunda puto", kiu turnas la rigardojn de vizitantoj al lokaj kutimoj kaj moroj de Ĉilio. Tio signifas, ke ĉilianoj, kiuj ne povas iri al Ŝanhaja Monda Ekspozicio eble ĝuste rigardas belan pejzaĝon de Ĉinio tra tiu "profunda puto" sur alia hemisfero de la mondo. Tio ĝuste estas pejzaĝo alportita de la Monda Ekspozicio al ni.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto