Liang Zhu, alinome "Papilio-Geamantoj", estas sendube la plej bone konata kaj plej populara inter ĉiuj muzikaĵoj de Ĉinio. Ĝi estas ankaŭ unu el la malmultaj ĉinaj pecoj, kiuj ofte aperas sur la internacia scenejo. Preskaŭ ĉiu en Ĉinio povas zumi kelkajn liniojn de la violonkonĉerto, kiu povas esti spurita al la ĉina popola legendo "Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai". Tiu ĉi legendo kortuŝis sennombrajn ĉinojn same kiel la okcidenta amhistorio Romeo kaj Julieta kaj inspiris la ĉinojn al libera geedziĝo.
La legendo okazis antaŭ preskaŭ 1 600 jaroj. Zhu Yingtai estis bela kaj inteligenta junulino, la naŭa infano kaj sola filino de la riĉa nobela familio Zhu en Shangyu, Zhejiang-provinco. Spite al la tradicio, ke virinoj estis malpermesitaj al lerneja studo, ŝi konvinkis sian patron permesi al ŝi viziti lernejon. Ŝi sin alivestis kiel viro kaj ekveturis al Hangzhou por lernado. Survoje ŝi renkontis junan erudiciulon Liang Shanbo el Kuaiji (nuna Shaoxing). Ankaŭ li planis trovi lernejon. Ili babilis tiel ĝoje kaj plezure kaj volis esti ĵuraj fratoj. Poste ili kune studis tri jarojn en la lernejo Wansong. Dum tiu ĉi periodo Liang Shanbo rigardis ŝin kiel sian fraton kaj tute ne sciis, ke ŝi efektive estas virino. Iutage Zhu Yingtai ricevis leteron el sia patro, kiu postulis al ŝi reveni al la hejmo kiel eble plej frue. Kiam venis la tempo por disiĝo, la paro eltenis grandan subpremitan tristecon. Zhu proponis sian pli junan fratinon kiel fianĉinon al Liang kaj petis lin viziti ŝian hejmon por diskuti kun ŝiaj gepatroj pri la geedziĝo. Liang tute ne sciis, ke Zhu estas virino, kaj ŝi ne havas pli junan fratinon.
Unu jaron poste Liang iris al la hejmo de Zhu. Li raviĝis, kiam li konstatis veran identecon de Zhu, kaj trovis, ke ŝi amas lin. Tamen, feliĉo tuj fariĝis malĝojo, kiam la paro eksciis, ke Zhu estis fianĉinigita de la patro al alia viro. En granda malĝojo la geamantoj renkontiĝis en la turo kaj lamentis pro sia granda malfeliĉo. Reveninte al Hangzhou, Liang malsaniĝis en sia granda mizero kaj mortis. Informiĝinte pri tio en sia geedziĝa tago, Zhu fuĝis al lia tombo. La legendo diras, ke ŝiaj larmoj profunde emociis la ĉielon tiel, ke la nuboj mem verŝis larmojn pro la malĝojo de Zhu. Tiam, la tero fendiĝis sub ŝi, kaj sortobatita ŝi saltis en la malfermitan tombon. Mirakle, la gejunuloj transformiĝis en papiliojn. Flugante en la ĉielo, ili flirtis kaj dancis inter la floroj, kaj neniam disiĝis.
La violonkonĉerto Papilio-Geamantoj estis komponita de Chen Gang kaj He Zhanhao, studentoj de la Ŝanhaja Konservatorio de Muziko en 1958. Ili esploris la praktikeblecon adapti ĉinan muzikon al simfonio kun aldono de la rimedoj el ĉina popola teatra muziko, ekzemple la vokalaj teknikoj de Yue-opero de la provinco Zhejiang. La fina rezulto estis liberforma Konĉerto por violono en unu movimento. Fidele al la legendo, la konĉerto povas esti dividita en tri partojn.
La unua parto priskribas la renkontiĝon de Liang kaj Zhu (Liang estas reprezentita de la violonĉelo kaj Zhu, la violono), ilian ĵuron por frateco, burĝonon de ilia amo, kaj la lernejan vivon. La fina segmento estas dialogo inter violono kaj violonĉelo. Intermitaj tonoj prezentas la hezitemon kaj hontemon de la alivestita Zhu kaj ankaŭ la malĝojan disiĝon ĉe la hejmenreveno de Zhu.
La dua parto bildigas ilian reziston al la aranĝita geedzeco, ilian renkontiĝon en la turo, kaj la finan morton de la geamantoj. Fanfaro per severa ritmo kaj makabra tono ludas la temon de krueleco de la feŭdaj fortoj. Violonsolo en ragtima ritmo priskribas la afliktiĝon kaj timon de Zhu. Forta alegro de la orkestro reliefigas la violonan temon de la firma opono kontraŭ feŭdaj fortoj. Kunludo de la orkestro prezentas la aspiron al la bela vivo, tamen la ludo de fanfaro, reprezentanta la feŭdajn fortojn donas grandan premon.
La tria parto estas fino de la sagao. Fluto ludas mildan kadenzon kaj kondukas kune kun la glita ludo de harpoj la aŭskultantojn al la mita lando. Violonsolo denove ludas temon de la amhistorio – Liang kaj Zhu mortis premite de la feŭdaj fortoj kaj transformiĝis en du papilojn. Ili gaje kaj libere flirtas ĉirkaŭ floroj.
Tiu ĉi konĉerto esprimas profundan simpation al la du personoj de la tragedio kaj prezentas la aspiron de la ĉinoj al la bela vivo. Ĝi jam fariĝis emocio-simbolo de la ĉinoj. Oni diras, ke ĉie, kie estas ĉinoj, aŭdeblas tiu ĉi melankolia melodio.