Potala-palaco kaj Jokhang-templo

Pluveta Publikigita: 2020-07-13 13:51:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Potala-palaco kaj Jokhang-templo troviĝas sur ruĝa montopinto je la altitudo de 3 700 metroj en la valo de la rivero Lasao. Ili ambaŭ estas integritaj konstruaĵoj por administraciaj, religiaj kaj politikaj aferoj. Potala-palaco konsistas el la Ruĝa Palaco, Blanka Palaco kaj periferiaj konstruaĵoj. Ekde la sepa jarcento ĝi estis la vintra palaco de Dalaj-lamaoj, kaj ĝi simbolas la centron de la tibeta budhismo kaj ĉiu reĝimo. La bela kaj delikata arkitekturo, la luksa dekoracio, kaj la belaj naturaj pejzaĝoj ĉirkaŭ ĝi faris la historian kaj kulturan Potala-palacon eĉ pli ĉarma. Jokhang-templo estas grupo da tre distingaj budhismaj konstruaĵoj. La somera palaco Norbulingka, kiu estis konstruita en la 18-a jarcento, estis la somera palaco de Dalaj-lamaoj kaj elstara vorko de tibeta arkitekturo.

Tiuj tri lokoj havas tre belajn pejzaĝojn kaj unikan arkitekturon, kaj ankaŭ estas gravaj historiaj kaj religiaj lokoj. Vizitantoj estas skuitaj de ilia beleco.

Enkonduko:

Potala-palaco situas sur la ruĝa montopinto en la urba centro de Lasao, ĉefurbo de Tibeta Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio. La originala signifo de "Potala" estis "la insulo, kie Avalokiteŝvaro vivis". La palaco estis konstruata ekde la sepa jarcento. Unuiginte Tibeton, Sontzen Gampo konstruigis la palacon por akceli politikan, ekonomian kaj kulturan disvolvadon de Tibeto, plifortigi la amikajn rilatojn inter Tibeto kaj la dinastio Tang, kaj bonvenigi princinon Wencheng, kun kiu li edziĝis. Laŭ la registroj de la "Historio de la Frua Tang-dinastio - Tibeto", dum la 15a jaro de Zhenguan-regperiodo (641), la imperiestro Taizong oferis sian filinon, princino Wencheng, por edziniĝi al Sontzen Gampo. Post kiam Sontzen Gampo revenis al Tibeto kun la princino, li diris al siaj parencoj, ke lia patro kaj avo neniam edziĝis kun princino el Tang-dinastio, tial li sentis feliĉon edziĝi kun princino de Tang-dinastio kaj decidis konstruigi por ŝi palacon por memorfesti la okazon. Li do konstruigis la belegan palacon.

La ĉefa turo de la palaco havis naŭ etaĝojn kaj 999 ĉambrojn, kaj se la budhisma halo sur la supra etaĝo estus kalkulita, la nombro fariĝus milo. Estas domaĝe, ke tiu palaco konstruita en la dinastio Tang detruiĝis en milito, kaj restas nur la Darma Kaverno. En la mezo de la 17a jarcento, la Kvina Dalaj-lamao establis la reĝimon DgavIdan Pho Drang kaj por disvastigi sian politikan influon kaj plifortigi teokratian servutan sistemon, li decidis rekonstrui la palacon en la monto. La konstruo komenciĝis en 1645, kaj estis konstruita unue la Blanka Palaco, kaj poste la Ruĝa Palaco. La konstruo daŭris 50 jarojn kaj finiĝis en 1693. Ĝin pligrandigis la sekvaj Dalaj-lamaoj, precipe la 13a Dalaj-lamao, kiu pligrandigis la palacon ĝis la nuna skalo.

Potala-palaco estas grandioza kaj splenda. Ĝi konstruita en la monto okupas la areon de pli ol 360 mil kvadrataj metroj. La ĉefa konstruaĵo havas 13 etaĝojn kaj estas 117 metrojn alta. Ĝi estas bone konata tibet-stila palaco kaj ankaŭ elstara reprezentanto de la ĉina antikva arkitekturo. Ĝi estas kutime nomata "la Perlo sur la Monda Tegmento".

Potala-palaco konsistas ĉefe el la Blanka Palaco, Ruĝa Palaco kaj diversaj periferiaj konstruaĵoj. La konstruado de la arkitektura ensemblo de la Blanka Palaco estis finita en 1648. La Blanka Palaco, kiu frontas la sudon, havas sep etaĝojn kaj estis la loko de la antaŭaj Dalaj-lamaoj por trakti politikajn kaj religiajn aferojn. La Ruĝa Palaco estas en la centra parto de Potala-palaco, kaj la konstruado de la arkitektura komplekso de la Ruĝa Palaco estis finita en 1694. Ĝi havas ses etaĝojn kaj estis ejo por konservi "anim-pagodojn" de la antaŭaj Dalaj-lamaoj kaj okazigi diversajn religiajn aktivecojn. Krome, Potala-palaco ankaŭ havas multajn periferiajn konstruaĵojn, inkluzive de la Monaĥ-Funkciula Lernejo, monaĥaj dormejoj, la orienta kaj okcidenta kortoj supre sur la monto, kaj la Malnova Neĝ-Urbo, la loka registaro, nomata Majikang, la Sutro-Eldonejo, la ĉevalstaloj, la malantaŭa korto de Potala-palaco, kaj la Parko de Drak-Lageto malsupre sur la monto.

De la mezo de la 17a jarcento ĝis la jaro 1959, Potala-palaco estis grava loko de Dalaj-lamaoj por loĝi kaj okupiĝi pri politikaj kaj religiaj aktivecoj, kaj ĝi estis ankaŭ la centro de la teokratia regado de Tibeto. La impona kaj grandioza arkitektura komplekso de Potala-palaco enhavas rimarkindajn kulturajn, artajn kaj religiajn atingojn de la tibeta, hana kaj mongola gentoj. Hodiaŭ, pro sia splenda kaj majesta aspekto kaj la statuso kiel la sankta loko de la tibeta budhismo, Potala-palaco estas unu el la rekonitaj simboloj de la tibeta gento.

Jokhang-templo troviĝanta en la sudorienta urbcentro de Lasao estis konstruata ekde la jaro 601. Komence ĝi estis nomata "Resha" aŭ "Luoxie", kaj en la naŭa jarcento la nomo estis ŝanĝita en Monaĥejon de Jokhang-templo, kiu signifas "halo por depono de sutroj". En la dinastio Qing inter 1644 kaj 1911 ĝi nomiĝis Jokhang-templo. Ĝi estas la plej malnova ligna konstruaĵo en Tibeto kaj kombinas Tang-dinastian stilon kun tibeta arkitekturo. Antaŭ ol Jokhang-templo estis konstruata, princino Chizun, nepala kromedzino de Sontzen Gampo, eksciis, ke princino Wencheng, alia kromedzino de Sontzen Gampo el Tang-dinastio, estis lerta en termezuro kaj mapado. Tial princino Chizun petis Lu Dongzan inviti princinon Wencheng por esplori la situon de la konstruota templo. Laŭ esploro, ili opiniis, ke la tibeta tereno aspektas kiel surdorse kuŝanta sorĉistino. La lago en Lasao (fundamento de Jokhang-templo) estas farita el la koro kaj sango de la sorĉistino, dum la Ruĝa Monto kaj Yaowang-monto aspektas kiel la skeleto ĉirkaŭ la sorĉistina koro. Se templo estus konstruita sur la lago por konservi la statuon de Ŝakjamunio kaj se la imperia palaco estus konstruita sur la Ruĝa Monto, la sorĉistino povus esti subpremita. Sekve, Sontzen Gampo ordonis plenigi la lagon kaj konstrui la templon. Dum la konstruado, granda kvanto da grundo estis transportita per blankaj kaproj, kaj post kiam la templo estis kompletigita, oni donis al ĝi la nomon "Resha" por memorigi la atingojn de tiuj blankaj kaproj. La templo estis nomata komence "Zulakang" aŭ "Juekang", kaj fine Monaĥejo de Jokhang-templo en la dinastio Qing. Dum pli ol 40 jaroj, de la Kvina Dalaj-lamao ĝis la regado de Sangy Gyatso, la templo trapasis grandskalajn riparojn kaj pligrandigojn. Post senĉesaj riparoj kaj pligrandigoj, Jokhang-templo atingis la nunajn dimensiojn.

La ĉefaj konstruaĵoj de Jokhang-templo estas sutro-haloj, kiuj havas kvar etaĝojn, kun konstrupartoj en la hana stilo kaj kolonoj kaj aleroj en la tipa tibeta stilo. La statuo de Ŝakjamunio alportita de princino Wencheng de la dinastio Tang (618-904) al Tibeto estis konservata en la unua etaĝo kaj la statuoj de Sontzen Gampo, princino Wencheng kaj princino Chizun estis metitaj en la dua etaĝo. La tria etaĝo havas apertan korton kaj provizas la unuan etaĝon per tegmento kaj luko. La kvara etaĝo havas kvar orajn tegmentojn en la centro, kaj la internaj kaj eksteraj muroj de la halo kaj ĉirkaŭaj koridoroj estis pentritaj sur la areo de pli ol 2 600 kvadrataj metroj. La temoj inkluzivas la Budhon, historiajn figurojn kaj historiojn. Krome, la templo ankaŭ tenis grandan nombron da multvaloraj kulturaj relikvoj kaj la "Monumenton de Tang-Tubo-a Alianco", kiu staras antaŭ la templo, atestante la amikajn interŝanĝojn inter la hanoj kaj tibetanoj.

Norbulingka, kiu signifas "trezoran ĝardenon" en la tibeta lingvo, staras apud la rivero Lasao du kilometrojn okcidente de Potala-palaco. En la mezo de la 18a jarcento, la Sepa Dalaj-lamao ordonis starigi oficialan palacon Kelsang Potrang, kiu poste estis nomata Norbulingka kaj fariĝis la loko, kie Dalaj-lamaoj traktis politikajn kaj religiajn aferojn. Ĉiuj sekvaj Dalaj-lamaoj post la sepa riparis kaj pligrandigis la ĝardenon Norbulingka, kaj dume la oka kaj 13a lamaoj estis la plej famaj. Post la pligrandigo fare de la Oka Dalaj-lamao, Norbulingka ekhavis la aspekton de ĝardeno. La 13a Dalaj-lamao ĉefe riparis la Oran Lingka kaj konstruigis kelkajn konstruaĵojn, kia estas la Ora Potrang en la okcidento de la ĝardeno. En 1954, la Centra Popola Registaro konstruigis por la 14a Dalaj-lamao Takten Migyur Potrang, kiu estas konata kiel la nova palaco, kaj tiel Norbulingka formis la nunan skalon.

Norbulingka kovras proksimume 3,6 milionojn da kvadrataj metroj kaj havas pli ol 100 speciojn da plantoj, inkluzive de ordinaraj floroj kaj arboj en Lasao, ekzotikaj floroj kaj herboj transplantitaj el la suda kaj norda piedo de Himalajo kaj ankaŭ raraj floroj el la ĉina landinterno kaj fremdaj landoj. Tial, ĝi povas esti nomata "Botanika Ĝardeno sur la Altebenaĵo".

Norbulingka konsistas el pluraj palacaj konstruaĵoj, inkluzive de Kelsang Potrang, la Ora Potrang kaj Takten Migyur Potrang, kun ĉiu dividita en tri ĉefajn sekciojn – la palaca regiono, la antaŭa regiono de la palaco kaj la ĝardena regiono. La arkitektura komplekso kun Kelsang Potrang kiel la ĉefa konstruaĵo troviĝas en la sudorienta sekcio de la suda korto interne de la duaj muroj. La arkitektura komplekso kun Tsokyil Potrang kiel la ĉefa konstruaĵo kuŝas je 120 metroj nordokcidente de Kelsang Potrang kaj estas la plej bela vidindaĵo en Norbulingka. La arkitektura komplekso kun Ora Potrang kiel la ĉefa konstruaĵo situas en la okcidenta parto de Norbulingka. Ĉiuj konstruaĵoj estis faritaj el lignaj kaj ŝtonaj materialoj, kun evidenta tibeta arkitekturo. Ĉiuj muroj de la ĉefa salono estis kovritaj per belaj murpentraĵoj. Krome, granda nombro da artefaktoj kaj libroj estas konservataj en Norbulingka.

Valoro de Kultura Heredaĵo:

Potala-palaco estas aklamita kiel "la Perlo sur la Monda Tegmento". La palaca aranĝo, civila inĝenierio, metala fandado, pentraĵoj kaj skulptaĵoj de Potala-palaco ĝuas grandan famon en la tuta mondo, prezentante la bonegan teknikon de la tibeta, hana, mongola kaj manĉura gentoj kaj la grandajn atingojn de la tibeta arkitekturo.

Bonegaj Arkitekturaj Atingoj

Potala-palaco, konstruita en la monto, konsistas el la Blanka Palaco, la Ruĝa Palaco kaj diversaj periferiaj konstruaĵoj. Ili estis kompletigitaj dum malsamaj periodoj, tamen ĉiuj estis konstruitaj konforme al la monto kaj topografio por fari la palacon impona, harmonia kaj integra. Ĝi akiris grandajn atingojn en konstruarto kaj kreis majstroverkon de arkitektura dezajno.

Ekzemplo de Kombinado de Budhisma kaj Palaca Arkitekturoj

Potala-palaco estas la plej elstara prezentanto de miloj da konstruaĵoj kombinantaj la budhisman kaj palacan arkitekturojn en Tibeto kaj ankaŭ la unika ekzemplo en Ĉinio kaj eĉ en la mondo.

Ĝi Restas Historie Senŝanĝa

La ekzistanta dezajno, materialoj, metio kaj aranĝo de Potala-palaco restas senŝanĝa de la sepa jarcento. La antaŭaj pligrandigoj kaj rekonstruoj atingis altan aŭtentikecon al la originalo.

Granda Atingo de Arkitektura Dekoraciarto

Ĝenerale, Potala-palaco estas granda atingo en kreivo, kaj ankaŭ ĝiaj dezajno kaj dekoracio, kiel ekzemple skulptaĵoj kaj pentraĵoj estas grandaj sukcesoj.

Granda Historia kaj Religia Signifo

Potala-Palaco, la politika kaj religia centro en la pasinteco, havis gravajn rilatojn kun gravaj personoj en la tibeta historio kiel ekzemple Sontzen Gampo, princino Wencheng, princino Chizun kaj Dalaj-lamaoj de ĉiuj epokoj. Tial, Potala-palaco havas gravan historian kaj religian signifon.

Dividu