Arkeologia Ejo de la Pekina Homo ĉe Zhoukoudian

Pluveta Publikigita: 2020-07-13 13:59:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La arkeologia ejo de la Pekina Homo ĉe Zhoukoudian situas 48 kilometrojn sudokcidente de Pekino, kaj ĉi-rilata scienca esploro iras plu. Sciencistoj eltrovis, ke la ĉina simiulo apartenas al la "Pekina Homo", kaj ili vivis en la Mez-Plejstocena Epoko. Dume, sciencistoj trovis ankaŭ diversajn ĉiutagajn uzaĵojn kaj la relikvojn de antikvaj homoj vivantaj inter 18 000 a.K. kaj 11 000 a.K. La arkeologia ejo de la Pekina Homo ĉe Zhoukoudian ne nur estas peco da rara historia atesto pri homa socio sur la azia kontinento en antikvaj tempoj, sed ankaŭ povas klarigi la procezon de homa evoluo.

Enkonduko:

La arkeologia ejo de la Pekina Homo ĉe Zhoukoudian situas en la monto Longgu en la vilaĝo Zhoukoudian, Fangshan-distrikto, je 48 kilometroj sudokcidente de Pekino. Ĝi troviĝas inter monta regiono kaj ebenaĵo, najbare al la Norda Ĉina Ebenaĵo en la sudoriento kaj al la montara regiono en la nordokcidento. Monto proksima al la vilaĝo Zhoukoudian konsistas plejparte el kalkŝtono kaj multaj grandaj kaj malgrandaj naturaj kavernoj formitaj pro akva erozio. Tie estas natura kaverno ĉirkaŭ 140 metrojn longa de oriento okcidenten sur la monto, bone konata kiel la "Simiula Kaverno". Post kiam la relikvoj de antikvaj homoj estis trovitaj en la kaverno en 1929, ĝi estis nomata "la Unua Arkeologia Ejo ĉe Zhoukoudian".

La ejo ĉe Zhoukoudian estas grava paleolitika ruino en norda Ĉinio, kaj la plej fama estas la "unua ejo ĉe Zhoukoudian", nome la ejo de la Pekina Homo. La ejo estis unuafoje malkovrita de sveda klerulo, nomata Johan Gunnar Andersson en 1921, kaj la plej frua ejo ĉe Zhoukoudian estas la sesa kaj malkovrita ankaŭ de Andersson. En 1921, Andersson, usona paleontologo Walter W. Granger kaj aŭstria paleontologo Otto Zdansky kune malkovris la unuan ejon kaj la duan ejon ĉe Zhoukoudian. En 1927, Davidson Black oficiale nomis la tri antikvajn homajn dentojn trovitajn ĉe Zhoukoudian kiel "pekina rekta homo", kaj en la sama jaro oficiale komenciĝis la arkeologia prifosado ĉe Zhoukoudian. Ĉina geologo Li Jie partoprenis en la fosado, kaj la tria kaj kvara ejoj ĉe Zhoukoudian estis malkovritaj. Sveda paleontologo Anders Birger Bohlin estis unu el la fondintoj de tiuj ejoj. En 1929, profesoro Pei Wenzhong malkovris la kvinan, sepan kaj okan ejojn kaj ankaŭ la unuan kranion de la Pekina Homo. Tiu novaĵo faris sensacion en la tuta mondo. En la sama jaro, post la ejo de la Pekina Homo kiel la unua, aliaj ejoj estis nomataj en la ordo de la dua ĝis la naŭa. Antaŭ la eltrovo de la 20a ejo, ĉiuj ejoj estis malkovritaj sub la gvidado de Pei aŭ profesoro Jia Lanpo. Ejoj de la 20a ĝis 24a estis eltrovitaj sub la gvidado de Jia.

Post pli ol 80 jaroj de intermita fosado, ankoraŭ daŭras la scienca esploro ĉe Zhoukoudian. La unua ejo estas fosita 40 metrojn profunden, sed tio estas malpli ol duono de la kaverno. Fosilioj de la Pekina Homo estas trovitaj en la dua kaj tria tavoloj. Oni elterigis entute ses ostojn, 12 fragmentojn de kranioj, 15 mandiblojn, 157 dentojn, sep femurostojn, unu tibion, tri humerojn, unu klaviklon, unu duonlunan oston kaj iom da fragmentoj de kranioj kaj vizaĝaj ostoj. Tiuj ostaj restaĵoj de la Pekina Homo estis el ĉirkaŭ 40 individuoj. Tamen, la plimulto de fosilioj perdiĝis ĉirkaŭ la Atako kontraŭ la Perla Haveno. La ekzistantaj homaj fosilioj el la unua ejo, konservataj en Ĉinio, ĉefe inkluzivas sep dentojn, unu humeron, unu tibion, unu parietoston, unu okcipitoston kaj unu bone konservatan makzelon. La tri dentoj trovitaj antaŭ 1927 estas en Svedio kaj konservitaj de Bohlin, kiu partoprenis en la prifosado ĉe Zhoukoudian. La nombro kaj specoj de simiulaj fosilioj, ŝtonaj artefaktoj kaj mamulaj fosilioj elterigitaj el la arkeologia ejo de la Pekina Homo ĉe Zhoukoudian kaj ankaŭ lokoj de fajrouzado estas nekompareblaj kun aliaj ejoj de la sama epoko.

La lokoj de fajrouzado, trovitaj ĉe la unua arkeologia ejo ĉe Zhoukoudian, antaŭenigis la historion de la homa fajrouzado je centmiloj da jaroj. Kvin cindraj tavoloj ses metrojn dikaj en la plej dika parto, tri lokoj de cindraj amasoj kaj granda nombro da bruligitaj ostoj estis malkovritaj ĉe la unua ejo. Tio montris, ke la Pekina Homo ne nur sciis kiel uzi fajron, sed ankaŭ sciis kiel teni la fajron brulanta.

Ŝtona ilo estas la ĉefa reprezentanto de la kulturo de la Pekina Homo. El la ejo oni elterigis dekmilojn da ŝtonaj artefaktoj. La Pekina Homo kreis tri malsamajn metodojn de ŝtonprilaboro. Ili ĉefe frakasis la ŝtonojn en malgrandajn pecojn de 20 ĝis 40 milimetroj, kaj la ŝtonaj iloj estis dividitaj en du kategoriojn. La unuaj estis uzataj por martelado, frakaso kaj borado, dum la aliaj estis por skrapado, akrigo, hakado, skulptado kaj tiel plu. La krudmaterialoj estis akiritaj el proksimaj lokoj, kaj la ŝtonaj produktoj estis plejparte malgrandaj. Estis diversaj tipoj de la ŝtonaj artefaktoj, kaj tiuj el pli fruaj tempoj estis iom pli grandaj. La iloj por hakado kaj frakaso ludis la plej gravan rolon. La ŝtonaj artefaktoj laŭgrade fariĝis malgrandaj, kaj la akrigaj iloj spertis rapidan disvolviĝon. Dum la postaj epokoj la ŝtonaj artefaktoj fariĝis pli malgrandaj, kaj la ŝtona aleno estis la plej unika ilo dum tiuj tempoj.

La esploro montras , ke la Pekina Homo vivis antaŭ 700 mil ĝis 200 mil jaroj. La averaĝa krania kapacito de la Pekino Homo kalkuliĝas al 1 088 kubaj centimetroj, dum tiu de la moderna homo atingas 1 400 kubajn centimetrojn. Virseksa Pekina Homo altis averaĝe 156 centimetrojn kaj la ina 150 centimetrojn. La Pekina Homo apartenis al la Ŝtonepoko, kaj iliaj ĉefaj metodoj de la ŝtonprilaboro estis martelado kaj frakaso, kaj iam ankaŭ frapado. Ili kaptis kaj ĉasis grandajn bestojn. Laŭ statistikoj, ili havis mallongan vivdaŭron: 68% mortis en la aĝo de malpli ol 14 jaroj, kaj nur malpli ol 5% vivis pli ol 50 jarojn. Arkeologoj ĝenerale opinias, ke la frua periodo de la Ŝtonepoko troviĝis antaŭ 700 mil ĝis 400 mil jaroj, la meza periodo estis antaŭ 400 mil ĝis 300 mil jaroj, kaj la posta periodo estis antaŭ 300 mil ĝis 200 mil jaroj. La Pekina Homo apartenis al la primitiva homo evoluanta inter simiulo kaj moderna homo. Ĉi tiuj trovoj havas tre gravan valoron en la studo de biologio, historio kaj la homa evoluo.

La malkovro de fosilioj de la Pekina Homo surprizis la tutan mondon

La malkovro de la Pekina Homo alportis grandan nombron da konvinkaj pruvoj pri la originoj de la homaro. Multaj faktoj pruvis, ke la Pekina Homo vivis antaŭ 500 mil ĝis 200 mil jaroj, kaj ili apartenis al la primitivaj homoj evoluantaj inter simiuloj kaj saĝaj homoj. La malkovro estas tre valora en la studado de biologio, historio kaj la homa evoluo.

La malkovro malfermis la fruan ĉapitron de la homa historio

En la frua periodo de la Malnova Ŝtonepoko, la Pekina Homo lernis fari ŝtonajn artefaktojn kaj uzis ilin kiel armilojn aŭ primitivajn produktilojn, plibonigante sin kontraŭ la naturo. Tio indikas, ke ili jam ellernis uzi primitivajn produktilojn en laboro, kaj tio estas la fundamenta diferenco inter homo kaj simio.

La malkovro antaŭenpuŝis la historion de la homa fajrouzado

En la kavernoj, en kiuj la Pekina Homo vivis, oni trovis tavolojn de multkoloraj cindroj, kun la dikeco de kvar ĝis ses metroj. Tio montras, ke la Pekina Homo ellernis kiel uzi fajron, regi la fajron kaj konservi la fajron, kaj ĉi tio estas grava signo, ke la homoj estis evoluintaj de bestoj en civilizitan specion.

La malkovro alportis ateston por studi evoluadon de la pekina ekologia medio

Studo pri la Pekina Homo kaj la ĉirkaŭa natura medio montris, ke la geologio kaj terformo de Pekino antaŭ ĉirkaŭ 500 mil jaroj estas simila al la nuna. Estis densaj arbaroj en la montoj kaj montetoj, kun multaj specoj de bestoj. Tamen, la tero iam estis kovrita de grandaj herbejoj kaj dezerto kun la restaĵoj de strutoj kaj kameloj. Ĉio ĉi indikas, ke Pekino iam spertis varman kaj humidan klimaton kaj ankaŭ la malvarman kaj sekan dum la pasintaj jaroj.

La malkovro kaj studo de la Pekina Homo kaj ĝia kulturo solvis la disputon, ĉu la rekta homo estas simiulo aŭ homo, kiu perpleksigis la sciencan komunumon dum preskaŭ duona jarcento ekde la malkovro de la antikva homo en Javo en la 19a jarcento. Faktoj pruvas, ke en la frua periodo de la homa historio, ja estis periodo de rektaj homoj laŭ la pruvo de fizikaj karakteroj, kulturaj trajtoj kaj sociaj organizoj. Rektaj homoj estis la posteuloj de la aŭstralopitekoj kaj ankaŭ la prauloj de saĝaj homoj. La rekta homo estis grava meza ĉenero en la homa evoluado de simio ĝis homo. Ĝis nun, la figuro de la Pekina Homo ĉe Zhoukoudian ankoraŭ estas konsiderata kiel la tipa figuro de la rekta homo, kaj la arkeologia ejo de la Pekina Homo ĉe Zhoukoudian estas ankoraŭ la loko kun plej multaj, sistemaj kaj valoraj materialoj inter ĉiuj paleoantropaj lokoj dum la sama periodo en la tuta mondo. La ejo de la Pekina Homo ĉe Zhoukoudian meritas esti trezorejo de la antikva homa kulturo.

Dividu