Konteneroj de ekstera komerco estis enŝipitaj en la haveno Lianyungang

Mirinda Publikigita: 2020-07-15 15:06:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 14an de julio konteneroj de ekstera komerco estis enŝipitaj en la haveno Lianyungang, Jiangsu-provinco. Tiutage laŭ la donitaĵoj de Ĝenerala Administracio de Doganoj, en junio de la kuranta jaro, la importado kaj eksportado de varoj unuafoje realigis aktivalitan kreskon kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Ekde aprilo, la eksportado de Ĉinio kreskis en sinsekvaj tri monatoj. La importa kaj eksporta komerco en junio kreskis je 5,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kaj la importado kaj eksportado kreskis je 4,3% kaj 6,2% respektive.


En la merkato de la ekstera komerco la merkata potencialeco de “Zono kaj Vojo” senĉese ekspluatiĝas, kaj partneroj de la ekstera komerco prezentas plurecon. Ĉio ĉi ludas gravan rolon de apogo por la ĉina ekstera komerco. El tiuj partneroj la plej okulfrapantaj estas landoj el la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj. En la unua duonjaro la totala sumo de importo kaj eksporto inter Ĉinio kaj la Asocio atingis 2,09 duilionojn, kreskante je 5,6% kaj egalante al 14,7% de la tuto de la ĉina ekstera komerco. La Asocio jam anstataŭas Eŭropan Union kaj fariĝas la plej granda komerca partnero.
Kaj aliflanke, la graveco de privataj entreprenoj en kresko de la ĉina ekstera komerco ĉiam pli leviĝas. En la unua duonjaro la importo kaj eksporto de privataj entreprenoj sumiĝas je 6,42 duilionoj, pliiĝante je 4,9% kaj egalante al 45,1% de la totala sumo de la ĉina ekstera komerco.


Dividu