​Industrio de floroj kaj arboj ellasas novan energion en Yanling

Mirinda Publikigita: 2020-08-08 08:37:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La gubernio Yanling de la urbo Xuchang, Henan-provinco, havas la tradicion planti florojn kaj arbojn kaj sekve estas honore titolita kiel “urbo de floroj”. Post dekoj da jaroj, la industrio de floroj kaj arboj en la loko senĉese disvolviĝas kaj la gubernio iras sur altkvalita disvolva vojo, tio estas: “plibonigi ekologian medion per plantaĵoj, evoluigi turismon per ekologiaj resursoj kaj prosperigi industriojn per turismo”.

En la urbeto Chenhuadian de la gubernio estas projektita parko de modernaj entreprenoj okupiĝantaj pri diversaj plantaĵoj. La kompanio de ĝardena arto Sijichun estas novtipa sciencteknika ĝardenarta entrepreno. Ĝi posedas ĝardenon arean je 10,8 mil muoj, kie plantiĝas ĉinaj cercidoj. Pli ol 80% de plantitaj specoj havas memdecidan intelektan proprieton. La ĝardeno Sijichun posedas la plej kompletan specon de cercidaj plantoj en la lando.

En la ĝardeno Sijichun kreskas dekmiloj da ĉinaj cercidoj. Direktoro de la kompanio Zhang Lin fiere diris, ke la speco Sijichun 1 estas ege bona el la ĉinaj cercidoj. Ili floradas en printempo kaj havas longan periodon de florado, de la mezo de marto ĝis la mezo de aprilo. Ili povas esti vaste uzataj, ekz. verdigi ĝardenojn kaj avenuojn.

Parolante pri prezo de la cercida arbo Sijichun 1, Zhang Lin diris, ke la arbo estas bone kultivita kaj ĉiu arbo valoras pli ol 5 000 juanojn (700 usonaj dolaroj), kaj estas bone vendata.


Nun la cercido Sijichun 1 estas sukcese aplikata en ĝardenartaj programoj en Dalian, Pekino, Shijiazhuang, Zhengzhou, Xi’an, ktp. kaj multaj cercidaj avenuoj de tiu speco jam fariĝas “plej belaj avenuoj” aprobitaj de retanoj en 2020.


Nun la ĝardenarta kompanio Sijichun konstruis kulturan turisman parkon por disvastigi cercidan kulturon kaj sin dediĉas al kreado de bazloko de sciencaj scioj por gejunuloj, al ekologia ĝardeno de cercidaj plantoj kaj al noviga disvolvo de industrio de floroj kaj arboj en Yanling.

Zhang Lin diris: “Ni celas diskonigi al la publiko avantaĝojn kaj kulturon de cercido, akceli vendadon de cercidaj produktoj kaj servi por konstruado de ekologia kaj bela Ĉinio. La projekto ankaŭ utilas al enlaborigo, kaj antaŭenpuŝas lokan ekonomion.”

Dividu