kurierstacio ĉe Qomolangma

Mirinda Publikigita: 2020-11-12 15:27:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 5an de novembro en la vilaĝo alta je 4119 metroj super la marnivelo, en Rikaze de Tibeto, ĉe la piedo de la monto Qomolangma, 48-jara tibetano ricevis la ekspresaĵojn menditajn surrete dum la konsuma festivalo de Alibaba. Tio estas lia unuafoja surreta aĉeto helpate de amikoj. Dum la konsuma festivalo de la 11a de novembro, 286 ekspresaĵoj jam estis senditaj al la kurierstacio ĉe Qomolangma. Ĝi estas la monde plej alta kurieratacio kaj ankaŭ la vilaĝo plej proksima al Qomolangma. La plej nova poŝtelefono, diĝitaj produktoj, modaj vestoj, ŝminkaĵoj, manĝaĵoj kaj eĉ elektronikaj aparatoj plenigis la kamionon de la kurierstacio. Yang Tao el Shaanxi-provinco funkciigis la kurierstacion de kvar jaroj. Tiu decido ŝanĝis la historion de la loko, kiu ne havis ekspresadon antaŭe.

En la pasintaj kvar jaroj, Yang Tao sendis ekspresaĵojn al pli ol 7 000 loĝantoj de la vilaĝo. Ĉiufoje li transpasis la monton altan je 5 200 metroj kaj iris kaj revenis inter 140 kilometroj survoje.

En la 11a de novembro pli ol 16 milionoj da komercaĵoj estis rabate venditaj surrete. Kaj la unuaj komercaĵoj jam atingis la kurierstacion ĉe la piedo de la mondo Qomolangma. Dank’ al la stacio, en la plej alta monto, elektronika negoco ligis la malproksiman vilaĝon kun la moderna mondo.


Dividu