Neniu en proksimume 40 mil ĉinaj maljunulejoj estas infektita

Ĝoja Publikigita: 2021-01-21 16:31:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 20-an de januaro en gazetara kunveno de la komuna preventa kaj regada mekanismo de la ĉina Ŝtata Konsilio Li Banghua, oficialulo de la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, respondeca pri servo al maljunuloj, diris, ke post eksplodo de la ekpidemio en Wuhan neniu en ĉinaj proksimume 40 mil maljunulejoj estas infektita. Lastatempe en Pekino, Hebei kaj Heilongjiang okazis epidemio, sed neniu en tieaj maljunulejoj estas infektita, kaj neniu suspektita kazo aperis.


Li diris, ke pri la lastatempa epidemia situacio fakoj de civilaj aferoj pluapaŝe fortigis rimedojn de preventado kaj regado. Diversaj lokoj komencis ferman regadon en maljunulejoj, haltigis viziton kaj eniron de nenecesaj personoj, ankaŭ reguligis desinfekton kaj akcepton de varoj, kiuj eniros en maljunulejojn.

Dividu