Ĉina Fervoja Grupo en Jinan plibonigis vartransportadon

Mirinda Publikigita: 2021-01-24 14:32:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 21an de januaro laborantoj de vartransporta departemento de Ĉina Fervoja Grupo en Jinan, Shandong-provinco, transportis varojn en eŭrop-azia trajno.

En la lastaj jaroj la Ĉina Fervoja Grupo en Jinan plibonigis vartransportadon kaj akcelis rapidan disvolviĝon de eŭrop-azia trajno. En 2020, la eŭrop-azia trajnolinio sendis 1 506 trajnojn, pliiĝante je 42,9% kompare kun tio de la sama periodo en la antaŭa jaro. La varoj importataj kaj eksportataj valoras je 13,08 miliardoj da juanoj. Ekde la 31a de oktobro, 2018 ĝis la pasinta jarfino, tute funkciis 2 635 trajnoj de la eŭrop-azia trajnolinio.

Dividu