Wu Xiuying, heredanto de mjaŭa broda kulturo

Mirinda Publikigita: 2021-05-26 17:14:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Wu Xiuying estas heredanto de mjaŭa broda kulturo kaj ŝi de infaneco lernis la mjaŭan brodadonde la gepatrinoj.

En ŝia hejmloko plejpartaj loĝantoj estas mjaŭanoj. La etna brodado estas delikata kaj komplika kun longa historio, kaj nomata kiel “epopeo metita sur korpon”. Sekve de plimultiĝo de junuloj, kiuj foriris hejmon por laboro eksteren, la mjaŭa brodado iam vizaĝis al risko de perdo. Pro tio Wu Xiuying senpage okazigis noktan kurson de mjaŭa brodado en la mjaŭa vilaĝo kaj periode donis publikbonan trejnon al virinoj de ĉirkaŭaj vilaĝoj, kontribuante por heredado de la etna kulturo.

En 2015 ŝi fondis la brodejon kaj gvdis lokajn brodistinojn partopreni en diversaj ekspozicioj de artaĵoj kaj interŝanĝoj por vendi produktojn. La brodistinoj akiris realajn profitojn. Multaj virinoj, kiuj laboris ekter hejmo, revenis al la brodejo. Nun ĉiuj gajnas stabilan salajron de 2 000 juanoj po monato.

Dividu