​Retiriĝinta armeano revenis al filantropia domo

Mirinda Publikigita: 2021-06-22 15:34:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

33jara Dang Longxiang laboras en la Infana Filantropia Domo de Taiyuan, Shanxi-provinco. Li mem estas orfo kaj kreskis en la filantropia domo, kie li ricevis familiecon. Post retiriĝo el la trupo en 2009, li revenis al la konata filantropia domo por servi al orfoj kaj senkapablaj infanoj.

“Mi estas orfo kreskanta en la filantropia domo.” Dang diris, “Mi volas plue zorgi pri orfoj en la granda familio kaj ne nur doni al ili sufiĉe da vestoj kaj nutraĵoj, sed ankaŭ helpi ilin memstari por daŭrigi la amon.”

Dividu