​Mi volas silente labori dumvive pri protekto de geomaterialaj kulturaj relikvoj

Mirinda Publikigita: 2021-06-23 16:09:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Zhang Jinfeng, 50jara laboranto de protekto de historiaj objektoj, sin dediĉas al scienca esploro, dezajno kaj praktiko de historiaj objektoj en roko aŭ bakita argilo. Tiaj laborantoj devas senĉese serĉi plej konvenan rimedon por protekti la akvopenetrecon, altigi resistecon de argilo kaj stabilecon de akvo de grotoj, enskriboj aŭ statuoj de Budho gravurita sur roka krutaĵo de monto, murpentraĵoj, tomboj kaj kavoj.

En libera tempo Zhang aktive partoprenis en publikbonaj aktivadoj por diskonigi sciencojn pri protekto de historiaj objektoj kaj disvastigi la tradician kulturon.

La protektado de historiaj objektoj estas peniga laboro, sed povas doni al la homoj plenan rikolton post serĉo de solvoj. Zhang Jinfeng diris, ke ŝi volas silente labori en tiu kampo por sia tuta vivo.

Dividu