Aijia signifas "amon kaj feliĉon" – Rakonto pri vilaĝo Bohou

Publikigita: 2020-07-13 15:35:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hotelo Hainajie

Hotelo Hainajie

Tan Zhongxian estas vilaĝano de la vilaĝo Bohou de la urbo Sanya de la ĉina suda provinco Hainan. Iam li laboris en Guangdong multajn jarojn, kvankam riĉiĝis poŝe tamen malriĉiĝis kore. Lastajn jarojn li ĉiam havis la volon prosperigi la vilaĝon. Li diris: "Mi ne kontentas, ĉar kun tiom da bonaj resursoj, tamen al ni mankas ekologia turismo."

Estis tute blanka la antaŭa vilaĝo Bohou, kiu situas apud Golfoj Yalong kaj Taiyang.

En 2013 la loka registaro decidis grande reformis la vilaĝon kaj restoracioj kaj hoteloj fariĝis gravaj punktoj de disvolvo. Helpate de la registaro Tan kaptis la ŝancon kaj konstruis hotelon titolitan Hainajie.

Aperis pli kaj pli da hoteloj en la vilaĝo

Aperis pli kaj pli da hoteloj en la vilaĝo

Post trijara praktiko kaj disvolvo la nuna hotelo Hainajie fariĝis fama, ankaŭ Tan akiris grandan enspezon. Estas pli ĝojiginde, ke junuloj eksekvis Tan kaj revenis al hejmloko por fari entreprenon.

Lago Aijia

Lago Aijia

Nun troviĝas en la vilaĝo 44 bonkvalitaj hoteloj kun 1300 ĉambroj. Ankaŭ estas konstruitaj du novaj simbolaj lokoj, nome Roza Valo kaj Lago Aijia.

Pro aparta medio kaj ŝatataj hoteloj la eta vilaĝo Bohou fariĝis tre populara. Ankaŭ kelkobliĝis pokapa jara enspezo de vilaĝanoj.

Kiel aliaj vilaĝanoj Tan plenas je fido pri estonto. Li planas plibonigi sian hotelon.


Dividu