Wang Mengmeng gvidis vilaĝanojn sin liberigi el malriĉeco

Publikigita: 2020-07-13 16:26:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Wang Mengmeng

Wang Mengmeng

Julie de 2013 Wang Mengmeng finis sian lernadon en fakultato pri juro de Hefei-a Universitato de Teknologio, forlasis ŝancon disvolviĝi en granda urbo, enradikiĝis en la kamparo kaj gvidis riĉiĝi vilaĝanojn de vilaĝo Xikong de la urbeto Wuxu de gubernio Dingyuan de urbo Chuzhou de la provinco Anhui pere de "entreprenigo" kaj "industriigo" en la lastaj 7 jaroj.

Post eksplodo de la kronvirusa malsano komence de la kuranta jaro iuj malriĉuloj ne povas labori ekstere, tial garantio de ilia vivo fariĝis la plej atentata afero de Wang Mengmeng, kiu servas kiel la unua sekretario de la ĝenerala filio de la Partio de la vilaĝo Xikong. Ŝi laboras por kaj regi kaj preventi la epidemion kaj pliigi enspezon de vilaĝanoj.

Wang diris, ke pro la epidemio en la vilaĝo pli ol 90 malriĉaj familioj ne povis labori ekstere, ne eblis enspezo por ili, tial ili eble pli malriĉiĝos. Tiam la provinco Anhui plenumis planon por pliigi kvanton de oleodonaj plantoj kaj donis subvencion al plantantoj. En la vilaĝo Xikong ekzistas pli ol 200 muoj da libera tero, tial kaj akcelante la provincan projekton kaj stimulante relaboron de malriĉuloj la vilaĝo enkondukis la projekton kaj pere de tio stabiligis la laboron elimini malriĉecon.

Komence de la eksplodo de la epidemio Wang tuj haltigis sian feriadon de Printempa Festo, revenis al la vilaĝo kaj komencis laboron kontraŭ la epidemio kaj por garantii vivon de vilaĝanoj. Danke al klopodado de ĉiuj homoj neniu vilaĝano estas infektita je viruso. Wang ankaŭ solvis mankon de varoj kaj laborantoj por reprodukto. Tial ĉiuj malriĉuloj trovis laboron kaj havas enspezon.

Ding Hongchun

Ding Hongchun

Ding Hongchun, estro de laborejo aparte por helpi malriĉulojn de la vest-kompanio Chunhong en la gubernio Dingyuan de la urbo Chuzhou, konigis, ke dum la epidemio Wang ofte vizitis la laborejon kaj demandis ĉu mankas kontraŭepidemiaj varoj, ĉu necesas helpo por reprodukto, ktp. nun en la laborejo ĉiutage okupiĝas pli ol 50 malriĉuloj.

Certe finiĝos la epidemio, tamen ne haltos paŝoj de Wang por gvidi vilaĝanojn riĉiĝi. Nun Wang donas atenton al la industrio de fruktoj kun lokaj karakterizaĵoj kaj jam decidis fari plivastigon kaj eskaladon al moderna agrikultura industria ĝardeno, kiu kontribuas je ĉefa enspezo al la vilaĝa kolektiva ekonomio. Lastajn tagojn ŝi sukcese petis krediton de 2 milionoj da juanoj. Post la eskalado pli ol 20 malriĉaj familioj havos laborojn kaj pofamilia enspezo kreskos je pli ol 20 mil juanoj.

En la lastaj 5 jaroj 135 malriĉaj familioj de la vilaĝo Xikong sin liberigis el malriĉeco. Wang planas disvolvi vojaĝon de kamparo per la platformo de moderna agrikulturo por pli bone solidigi kaj garantii fruktojn de liberigo el malriĉeco.


Dividu