“Komuna konto” helpas malriĉulojn de “ĉina orienta poluso” kuri al bonstata vivo

Publikigita: 2020-07-14 06:19:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La urbo Fuyuan de la provinco Heilongjiang troviĝas en la plej orienta loko de la ĉina tero kaj estas titolita “ĉina orienta poluso”. Danke al la geografia avantaĝo de proksimiĝo al Rusio, antaŭ kelkaj jaroj ĉi tie konstruiĝis landlima komerca zono kaj kree instaliĝis “komuna konto” por helpi malriĉulojn. Konsumantoj eble ne scias, ke parto de ilia ĉiu pago estas metita en la “komunan konton”, kiu helpas lokajn malriĉulojn sin liberigi el malriĉeco kaj strebi al bonstata vivo.

Sur la varobretoj de Wang Ting en la landlima komerca zono estas ĉiutagaj kemiaj produktoj importitaj de Rusio.

Sur la varobretoj de Wang Ting en la landlima komerca zono estas ĉiutagaj kemiaj produktoj importitaj de Rusio.

“Jen ŝampuo, jen okula kremo, jen kremomasko, ili estas rusaj produktoj.”

S-ino Wang Ting prezentas siajn ĉiutagajn kemiajn produktojn al konsumantoj en la zono. Ŝi diris, ke ili estas tre bonvenigataj.
“Komence mi persone uzis la produktojn, vere ili estas tre bonkvalitaj. Nun preskaŭ ĉiuj lokanoj uzas ilin. Virinoj estas la ĉefaj konsumantoj, kaj la produktoj havas bonajn kvaliton kaj prezaron sen imposto.”

Julie de 2015 ekfunkciis la zono kaj tiam Wang komencis vendadon tie. Lastajn 5 jarojn ŝia vivo grande ŝanĝiĝis. Ŝi diris:
“Komence estis malmultaj specoj, tial en la unuaj du jaroj mi ne gajnis profiton. Poste ni trovis novajn produktojn en Rusio, sekve de pliiĝo de specoj mi ekgajnis profiton. En la lasta jaro la profito atingis preskaŭ 500 mil juanojn, mi jam havas bonstatan vivon.”

Nie Zhigang, vicdirektorino de la buroo de urbo Fuyuan pri komerco kaj haveno, diris, ke senĉese plivastiĝas skalo de la landlima komerca zono post ĝia fondiĝo.

“Ĝis nun en la zono laboras 130 komercistoj kun 72 kategorioj kaj proksimume 20 mil specoj de importitaj produktoj. Post la fondo de la zono la importa komerca sumo estas ĉirkaŭ 310 milionoj da juanoj.”

En Fuyuan plejpartaj malriĉuloj malriĉis pro malsano aŭ kriplaĵo aŭ manko de laborfortoj. Pri la neekvilibreco de resursoj, industrioj kaj malriĉuloj la urbo Fuyuan en 2016 kolektis diversflankajn monrimedojn kaj fondis “komunan konton”, per “ligo de fortuloj kaj malfortuloj kaj helpo de la unuaj al la lastaj” metis profitojn el landlima komerco, vilaĝa turismo kaj aliaj publikaj resursoj kaj projektoj en la konton, poste distribuis ilin al malriĉuloj por ke ili komune dividu la disvolvajn fruktojn. Interalie en la konto pli ol 3 milionoj da juanoj venas de la landlima komerca zono. Per la komuna konto ĉiujare ĉiu registrita malriĉa familio ricevas preskaŭ mil juanojn el la zono. Maljunulino Qu jing loĝas en la vilaĝo Dongfanghong de la urbeto Nongqiao de la urbo Fuyuan, kaj ŝi estas unu el la profitantoj. Ŝi diris:

“Mi havas ne grundon nek vivtenan manieron. Miaj kruroj estas kriplaj kaj mia sano ne estas bona, mi havas koronarian kormalsanon kaj hipertension.”

En 2016 la edzo de Qu forpasis pro malsano, ŝia familio ankaŭ ŝuldis kelkajn dekmilojn da juanoj pro kuracado al la edzo. Ĝuste tiujare fondiĝis la konto en Fuyuan. Tiujare Qu ricevis mil juanojn el la konto, kio donis ĝustatempan helpon al ŝi.

“Tio vere helpis min kiam forpasis mia edzo. Tiam estis ege malfacila, mi persone ne povis vivteni la familion.”

Maljunulino Qu kuiras manĝeton Fenpi.

Maljunulino Qu kuiras manĝeton Fenpi.

Qu lertas en kuiro de iu loka manĝeto Fenpi. Lastajn jarojn helpate de la loka registaro Qu vendis la manĝeton kaj la vendo estas pli kaj pli vigla.

“En 2019 mi gajnis netan enspezon je 8 mil juanoj el vendado de Fenpi.”

Nun ĉiujare Qu gajnas netan enspezon je 20 mil juanoj, ŝi nun loĝas en nova domo kaj elpagis sian ŝuldon. La vivo estas pli kaj pli bona.

Dum Printempa Festo de la kuranta jaro en la landlima komerca zono Qu Jing aĉetas produktojn.

Dum Printempa Festo de la kuranta jaro en la landlima komerca zono Qu Jing aĉetas produktojn.


Dividu