Bonstata vivo de hezhe-familio en Tongjiang

Ĝoja Publikigita: 2020-07-21 04:34:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hezhe-naciminoritata ŝjango en Jiejinkou de la urbo Tongjiang de la provinco Heilongjiang estas unu el la ĉefaj amasloĝejoj de la naciminoritato Hezhe. Lastajn jarojn la ŝjango disvolvis propran avantaĝon kaj realigis plurisman disvolvon, kaj vivo de lokanoj estas pli kaj pli bona.

Metene je la 6-a horo He Shuyan, vilaĝano de vilaĝo Yuye de la Hezhe-naciminoritata ŝjango en Jiejinkou de la urbo Tongjiang de la provinco Heilongjiang, zorgas pri ŝipoj.

Metene je la 6-a horo He Shuyan, vilaĝano de vilaĝo Yuye de la Hezhe-naciminoritata ŝjango en Jiejinkou de la urbo Tongjiang de la provinco Heilongjiang, zorgas pri ŝipoj.

“Ĉiuj ŝipoj estas ĉi tie, mi devas bone zorgi pri ili. Se akvo leviĝas mi tiros la ŝipojn alten, male mi puŝos ilin, kio estas mia devo. En bona vetero mi venas ĉi tien trifoje ĉiutage, se la vetero ne estas bona, mi plimulte venas. Mi tre kontenas.”

Metene je la 6-a horo ĉe la rivero Lianhua He Shuyan, vilaĝano de vilaĝo Yuye de la Hezhe-naciminoritata ŝjango en Jiejinkou de la urbo Tongjiang de la provinco Heilongjiang, pene ordigas ŝipojn haltantaj en la bordo. Nun estas la fiŝada malpermesa periodo, necesas zorgo pri ŝipoj, tial la vilaĝo aranĝis tiun ĉi laboron al He kaj la jara salajro estas 3 mil juanoj, plus laboro kiel kontrolanto de vilaĝa higieno He ĉiujare havas stabilan enspezon je 8 mil juanoj.

He aĝas 54 jarojn kaj ŝia edzo nomiĝas Gu Fuhai. La geedzoj sin vivtenis per fiŝado, la enspezo estis malmulta, kaj pro malsano en multaj jaroj ili malriĉiĝis kaj en 2014 sin registris kiel malriĉa familio. Gu sciigis raportiston, ke nun ili ricevas monon por baza vivteno, plus enspezo el fiŝado kaj laboroj de la edzino, ĉiujare la familio povas gajni 30 mil junaojn. Ili tre kontentas kaj havas pli da energio por estonta vivo. Li diris:

“Ordinaruloj timas malsanon, timas remalriĉiĝon pro malsano. Ni havas garantion por baza vivo, ĉiujare ricevas pli ol 4 mil juanoj, mia edzino ĉiujare povas gajni enspezon je 8 mil. Ni ankaŭ havas grundon kaj jam kontrakte donis ĝin al alia, tial ĉiujare ricevas subvencion je ĉirkaŭ 5 mil juanoj. Mi ankaŭ faras fiŝadon. Nun ni ne timas malsanon.”

Laŭ Gu la bonstata vivo estas tia, ke kosto por kuraci malsanon estos repagata, ne necesas esti maltrankvila pri nutraĵoj kaj vestoj, kaj oni havas kelkan deponaĵon.

“La bonstata vivo estas laŭ mi, ke ĉiuj havas deponaĵon, ne bezonas maltrankvilecon pri nutraĵoj kaj vestoj. En mia hejmo estas televidilo, lavmaŝino kaj aliaj elektraj mastrumaj aparatoj. Nun mi planas aĉeti novan poŝtelefonon, ĉar estas fuŝita pilo de la nuna poŝtelefono. Post du jaroj mi aĝos 60 jarojn, tiam mi ricevos asekurpagon por maljunuloj kaj pliiĝos enspezo mia. Ja la vivo estos pli kaj pli bona.”

La Hezhe-naciminoritato estas unu el la naciminoritatoj kun plej malmultaj loĝantoj, hezhe-anoj de generacio al generacio loĝas ĉe la baseno de riveroj Songhua, Heilong kaj Wusuli, vivtenas sin per fiŝado, lertas en prilaboro de fiŝa haŭto por vestaĵoj kaj produktaĵoj vivaj kaj laboraj. Sekve de disvolvo surhavo de fiŝhaŭtaj vestaĵoj jam fariĝis la historio, nun produktaĵoj el fiŝaj haŭto kaj osto jam estas trajtaĵoj bonvenigataj de pli kaj pli da homoj. 60-jaraĝa Sun Yulin estas nemateriala kultura heredanto de la provinco Heilongjiang. Li ofte pentras bildon sur fiŝa haŭto en sia butiko en strato Jiejinkou. Li diris:

“De infaneco mi ŝatas pentradon. Mi ne vizitis lernejon, mia patro estas ĉasisto, kaj ĉasado kaj en vintro kaj en somero estis tre peniga en ilia epoko. Frue mankis tolo, tial ni surhavis fiŝhaŭtan veston.”

En la infaneco sekvante pliaĝulojn Sun ĉasis fiŝadon. Poste kiam li fariĝis plenaĝulo li komencis kun amikoj produkti metiartaĵojn el fiŝaj haŭto kaj osto. Sekve de famiĝo de Jiejinkou kiel “hejmloko de Hezhe”, la negoco de Sun estas pli kaj pli bona.

“Vestaĵoj el fiŝa haŭto estas vendataj al Japanio kaj Suda Koreio kaj pentraĵoj sur fiŝa haŭto vendataj al la tuta lando. Venis ankaŭ gastoj germanaj kaj britaj.”

Pro la aparta “fiŝa” kulturo vilaĝo Yuye de la Hezhe-naciminoritata ŝjango en Jiejinkou farigis la “unua vilaĝo de ĉina fiŝkulturo” kaj altiras pli kaj pli da turistoj. You Chengcheng estas posedanto de loka hotelo. Ŝi diris, ke semajnfine amaso da turistoj ŝoforas aŭtojn kaj venas, ĉar ĉi tie aero estas freŝa kaj vidindaĵoj belaj.

“Vespere ni prezentas dancojn kaj kantojn, iam estas tendarfajro. Turistoj celas koni nian naciminoritatan trajton, gustumi fiŝojn el la rivero Wusuli kaj sperti naciminoritatan kulturon.”

You konigis, ke negoco de ŝia hotelo daŭras ĉefe de majo ĝis oktobro kaj jara malneta enspezo kalkuliĝas je preskaŭ 100 mil juanoj.

You Chengcheng funkciigas hotelon, kiu donas servadon pri tranokto, nutraĵoj kaj bano.

You Chengcheng funkciigas hotelon, kiu donas servadon pri tranokto, nutraĵoj kaj bano.


Dividu