Verdo de Yanling

Ĝoja Publikigita: 2020-07-28 07:04:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La gubernio Yanling de la ĉina meza provinco Hehan situas en la transira regiono de subtropika zono kaj la norda mezvarma zono kaj estas la ideala kultiva bazo por ke “arboj en suda landparto moviĝu al norda landparto kaj male”. Tamen estas alia “scio” iri sur vojon de bonstata vivo kaj sin liberigi el vivo dependa de la naturo.

Verda Yanling

Verda Yanling

Somere verdas arbidejo de Nie Jianmin, kiu loĝas en vilaĝo Dama de la gubernio Yanling de urbo Xuchang en la provinco Henan. Nie vigle konigas siajn nove kultivitajn arbidojn, fotiniojn (latine Photinia × fraseri Dress). Antaŭ 3 jaroj Nie ankoraŭ estis registrita malriĉulo. Li diris:

“Tiam mia penso ne estis tiel vasta, kaj mi plantis pli ol nur unu muon da fotinioj, kiuj ne estis bone vendataj.”

Danke al helpo de vilaĝaj kadroj Nie luis grundon kaj komencis sinliberigon el malriĉeco. Li diris:

“En bazaro mi serĉis vendiston, kiu povus vendi kredite plantidojn al mi, sed malsukcesis. Mi petis helpon de gvidantoj, kaj ni triope demandis vendistojn de budo al budo. Ni ankoraŭ malsukcesis, sed miaj gvidantoj diris, ‘ne perdu esperon kaj morgaŭ ni revenos’. Finfine iu vendisto konsentis vendi plantidojn je kredito.”

Sekvante Nie, raportisto vizitis lian arbidejon. Konigante pri la arbidejo Nie multe esprimis sian dankon. Li tre dankas la kadrojn, kiuj ŝanĝis lian penson.

“Mia penso ŝanĝiĝis, tial sekvis ŝanĝoj en negoca maniero, planta modelo ktp.”

En malpli ol tri jaroj Nie disvolvis pli ol 2 hektarojn da arbidejo, en la lasta jaro produktis 300 mil plantidojn kaj gajnis pli ol 100 mil juanojn.

Danke al helpo de kadroj kaj lokaj negocistoj nun plantidoj de Nie estas vendataj al Zhengzhou, Kaifeng, Luoyang, Hebei kaj Shandong. Laŭ Nie lia nuna vivo estas bonstata, sed povas esti pli bona ol la nuna. Li diris:

“Mi sentas mankon de scioj kaj neceson de lernado. Estonte mi konstruos normaligan agrikuturejon kaj ne uzos la nunan neintensan administradon. Laŭ mi la bonstato estas materiala kaj anima, nome ni devas helpi pli da homoj por ke ankaŭ ili estu bonstataj.”

Dividu