Ilaria Marzotti esperas fariĝi “anĝelo en blanka kitelo” de Italio kaj Ĉinio

Ĝoja Publikigita: 2020-08-04 10:45:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kiam eksplodis epidemio de kronvirusa malsano en Italio flegistino Ilaria Marzotti komencis laboradon ĉe la fronto. Por plenenergie savi vivojn ŝi persiste lernis la ĉinan lingvon kaj penis kompreni la penson de Konfuzio "humaneco estas la plej granda bonkoreco", tial ŝi pli firme solidigis sian profesian fidon fariĝi "anĝelo en blanka kitelo". Ŝi esperas estonte kontribui al interŝanĝo de italaj kaj ĉinaj kuracistoj kaj flegistoj.

 Ilaria Marzotti laboras en akceptejo de urĝaj malsanuloj en Italio.

Ilaria Marzotti laboras en akceptejo de urĝaj malsanuloj en Italio.

Antaŭ unu monato Ilaria eklaboris en akceptejo por urĝaj malsanuloj. Por matena laboro ŝi ellitiĝis je malpli ol 6-a horo kaj eklaboris je 7-a. Por nokta laboro ŝi daŭras de 20-a horo ĝis la 7-a de la dua tago. Nun estas someraj ferioj, en kiuj multaj italanoj ferias, sed ŝi ankoraŭ laboras en hospitalo. Ŝi diris, ke tio estas devo de flegisto kaj fervoro al tiu ĉi laboro.

"Somere mi daŭrigos mian laboron. Mi ege ŝatas la laboron, kvankam mi estas okupata kaj lacega."

En universitato Ilaria lernis la fakon de flegado. Kurantjare ŝi ĵus finis sian studadon por magistreco en Florenca Universitato, kaj tuj eksplodis la epidemio. De la dua tagdeko de marto ĝis la fino de junio en granda sinteza hospitalo en Florenco kun kolegoj ŝi savis malsanulojn. Toskanio, al kiu apartenas Florenco, estas unu el la kvin ŝtatoj de Italio, kies epidemio estas plej severa, abrupte pliiĝis pacientoj en la hospitalo, kio donis grandan premon al ŝi, ĵus eklaborinta.

"Surhavanta maskon kaj larĝan protektan veston mi estas ege laciga kaj ŝvetas multe. Resume estas pli malfacila savada laboro, tial mi sentas pezan premon. Ankaŭ la senton mi kunportis hejmen, fino de laboro ne signifas finon de la lacigeco. Tial ni, kuracistoj kaj flegistoj, lacegas."

Ilaria Marzotti kun kolegoj batablis kontraŭ epidemio en hospitalo en Florenco.

Ilaria Marzotti kun kolegoj batablis kontraŭ epidemio en hospitalo en Florenco.

Malsame kun aliaj malsanuloj, pacientoj de la kronvirusa malsano estas izolitaj en ĉambro, ne rajtas kontakti kun ekstera mondo. Tial krom flegado Ilaria kaj ŝiaj kolegoj kontinue kuraĝigis tiajn pacientojn kaj donis al ili apogon animan. De aprilo la epidemio en Italio estas regata. La nombro de malsanuloj estas pli kaj pli malgranda, kaj kuracistoj kaj flegistoj pli multe konas la viruson kaj povas disvolvi pli efikan kuracadon. Lernante la ĉinan lingvon 4 jarojn Ilaria sentis la veron de la penso de Konfuzio, nome "humaneco estas la plej granda bonkoreco".

Ilaria naskiĝis en la urbo Prato, kiu estas unu el la plej grandaj loĝejoj de ĉindevenuloj en Eŭropo kaj kie vivas amaso da ĉinoj. Ilaria esperas doni pli bonan kuracan servon al ĉindevenuloj, tial dum studado en universitato ŝi studis ĉinojn kaj finis eseon titolitan Esploro pri kialoj de kardiovaskula malsano de ĉinoj. Poste ŝi lernis la ĉinan lingvon en Konfueca Instituto sub la Florenca Universitato kaj lernis en ĉina Universitato Tongji je semestro ekde septembro de 2019. En la duonjaro en Ĉinio ŝi havis belan tempon kaj spertis ĉinan tradician medicinon. Ŝi diris:

"Tie mi partoprenis kurson pri ĉina tradicia medicino, ege interese! Mi vidis, ke la ĉina tradicia medicino povos ludi brilan rolon por sanigo. La sperto en Ĉinio donis al mi profundan impreson, kaj mi decidis pluapaŝe koni la ĉinan lingvon kaj la ĉinan kulturon, ankaŭ volas doni propran kontribuon al ĉinoj, kiuj vivas en Italio. Resume, mi volas esti parto de la kontaktado inter Italio kaj Ĉinio."

Ilaria Marzotti spertis ĉinan tradician kostumon en Ĉinio.

Ilaria Marzotti spertis ĉinan tradician kostumon en Ĉinio.


Dividu