Víctor Cadena: rekresko de ĉina ekonomio estas bona informo por tuta mondo

Ĝoja Publikigita: 2020-08-11 06:32:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Víctor Cadena, vicprezidanto de Ĉina Meksika Ĉambro de Komerco

Víctor Cadena, vicprezidanto de Ĉina Meksika Ĉambro de Komerco

Víctor Cadena, vicprezidanto de Ĉina Meksika Ĉambro de Komerco, lastatempe diris intervjuate de Ĉina Komunikila Grupo, ke kiam la kronvirusa epidemio kontinue propagiĝas kaj la monda ekonomio serioze dekadencas, la rekresko de ĉina ekonomio estas bona informo por la tuta mondo.

La ĉina registaro alprenis plej severajn rimedojn por regado de la epidemio, kaj orde rekomencis produkton kaj laboron, nun la ekonomio stabile reprosperiĝas. La 16-an de julio la ĉina Nacia Statistika Buroo publikigis donitaĵojn montrante, ke kompare kun tiu de “mallonga dekadenco”en la unua trimestro, pliiĝis je 3,2% la ĉina ekonomio en la dua trimestro, kion Cadena pozitive taksis. Li diris:

"Mi opinias, ke ne ŝanĝiĝos la tendenco de la pliboniĝo de la ĉina ekonomio en longa tempo kaj en la tria trimestro aperos pli da kresko. Pro la grava loko kaj influo de Ĉinio en geopolitiko kaj internacia komerco, la rekresko de la ĉina ekonomio estas bona informo ne nur por Ĉinio sed ankaŭ por la mondo, precipe por la landoj, kiuj tenas striktan komercan kontaktadon kun Ĉinio, kiel nia lando Meksiko."

Laŭ la plej freŝa antaŭkalkulo de Internacia Mona Fonduso, influate de la kronvirusa epidemio en 2020 la latinamerika ekonomio malpliiĝos je 9,4%, ankaŭ estos neeviteble batataj kunlaboroj inter Latinameriko kaj Ĉinio. Cadena opinias, ke Ĉinio kaj Latinameriko devas pluapaŝe profundigi kunlaboron kaj aranĝi tagordon pri kunlaboroj sur novaj prioritataj kampoj. Li diris:

"Mi opinias, ke Ĉinio kaj Latinameriko devas fortigi dialogon kaj aranĝi iun tutnovan kunlaboran tagordon, per kiu registaroj kaj malsamaj industrioj kune diskutos pri novaj prioritataj kampoj por ekonomia kaj komerca kunlaboro, kaj pri tiuj gravaj kunlaboraj kampoj donos energion kaj forton."

En la lastaj 20 jaroj vigle disvolviĝis komerco kaj investo inter Ĉinio kaj Latinameriko kaj tiuj inter Ĉinio kaj la regiono de la Kariba Maro. Estas menciinde, ke Ĉinio estas la tutgloba dua granda komerca partnero de Meksiko kaj Meksiko estas la ĉina dua granda komerca partnero en Latinameriko. Cadena diris, ke kvankam en la unua duonjaro la dulanda komerco estis batita, tamen negativa influo estas portempa kaj la komerco inter Meksiko kaj Ĉinio ankoraŭ disvolviĝos bone. Li diris:

"Influate de la epidemio en la unua duonjaro malpliiĝis je 20% ĝis 30% la duflanka komerca sumo de Ĉinio kaj Meksiko. Laŭ antaŭkalkulo releviĝos la komerca sumo en la tria kaj kvara trimestroj. Nun estas neeviteblaj obstakloj de hom-kontakto kaj komercaj aktivadoj kaj malpliiĝo de komerca sumo. Mi opinias, ke la kronvirusa epidemio ne bremsos cirkuladon de produktoj inter regionoj, nek malhelpos disvolvon de meksikaj entreprenoj en Ĉinio, samas la situacio por ĉinaj entreprenoj. La nuna situacio estas portempa kaj pliiĝos investo kaj komerco inter Ĉinio kaj Meksiko."

Dividu