Nova pejzaĵo de montaro Helan

Ĝoja Publikigita: 2020-08-11 06:36:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Verda trajno

Verda trajno

Impona montaro Helan transverse kuŝas sur la nordokcidenta parto de la ĉina norda Ningxia-a Hui-naciminoritata Aŭtonoma Regiono. Preterpasas la montaron turisma trajno "Shitanjing", kiu veturas de la ĉefurbo Yinchuan. La verda trajno havas duonjarcentan historion, kaj prosperiĝis kaj dekadencis pro karbo, nun refuroras pro ekologia industria turismo.

Julie de 2016 ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping faris inspekton en Ningxia montrante, ke Ningxia estas la grava ekologia sekura ŝirmilo en la nordokcidenta regiono, oni devas plenenergie fortigi konstruadon de verda ŝirmilo.

Lastajn jarojn la partia komitato kaj la registaro de Ningxia-a Hui-naciminoritata Aŭtonoma Regiono en la memoro firme konservas konfidon de Xi, plenumis la strategion prosperigi la regionon per ekologia industrio kaj firme faris ordigon kaj ĉiuflanke protektis ekologion de la montaro Helan, sume riparis kaj reordigis 6 673 hektarojn, dissemis semojn de herboj kovrante 80 mil muojn kaj arbarumis pli ol 7 mil muojn. Etendiĝas verda pejzaĵo de la montaro Helan.

Forlasi karbon kaj aldoni verdon

Milojn da jaroj la montaro Helan transverse kuŝas sur ebenaĵo kaj dezerto kaj protektas "sudtipajn fekundajn kampojn norde de la Granda Murego", en ĝi pli ol 10 mineralaj resursoj iam subtenis "duonon" de ningxia-a ekonomia disvolvo. Sed lastajn dekojn da jaroj senorda ekspluatado severe damaĝis la ekologian sistemon.

En la lastaj 3 jaroj Ningxia organizis lokanojn kaj forte akcelis reordigon kaj jungadon pri la montaro Helan, kaj ŝoforo Wang Maozhong ŝanĝiĝis de "transportanto de restaĵoj" al "junganto de restaĵoj".

De post aprilo de 2020 ĉiutage Wang Maozhong iras kaj revenas inter akvokonservejo kaj amaso de restaĵoj. Li ŝoforis aŭton ĝis la akvokonservejo en Dadenggou ĉe piedo de la montaro Helan, poste laŭ la restaĵamaso serpentas ĝis la pinto, kaj tie ĵetas puran akvon per akvokondukilo por akvumi herbojn kaj arbojn…

Antaŭ 10 jaroj Wang ĉi tie transportis karbon. Rememorante tiaman medion li diris: "tiam en Dadenggou ĉie estis amasoj de restaĵoj kaj ŝaktoj sen posedantoj, ili, kiel cikatroj de la monto, dolorigis nin."

"Antaŭe aŭton oni ŝarĝis per restaĵoj, nun per akvo. Kiel antaŭe mi ŝoforas, taman senco estas tute malsama." Wang diris: "vidante verdiĝon de la montaro Helan, mi estas ege ĝoja!"

Verda montaro Helan

Verda montaro Helan

Wu Shaohu kaj lia edzino transportis karbojn en diversaj karbominoj de la urbo Shizuishan. En 2018 la urbo laŭleĝe fermis kaj malpermesis amason da karbaj entreprenoj por ekologia medio en gravita areo ekster la natura protekta regiono de la montaro Helan. Malpliiĝis laboroj pri transporto de karboj sed pliiĝis laboroj pri plantado kaj zorgado pri arboj.

Post diskuto la geedzoj Wu komune ekservis kiel laboristoj por protekti arbaron kaj en la sama jaro ili translokiĝis en demonstrejo de ekologia riparo kaj ekrespondecis pri zorgado al 900 muoj da arboj.

"La laboro estas stabila, la vivo pliboniĝis, sed tio ne estas la ĉefa parto.” Karesante sian filon Wu diris: “La plej ĝojiga afero estas, ke kiam la knabo fariĝos plenkreskulo, lia memoro plenos je verda montaro Helan."

Bona ekologio alportis novan oportunon

La ekologia ŝanĝigo de la montaro Helan ankaŭ estas enkorpigita en monujo de popolamasoj kaj en la vojo al bonstata vivo. Tion profunde sentis loĝantoj en vilaĝo Longquan ĉe la orienta piedo de la montaro Helan.

"En 2017 en la tuta vilaĝo estis 355 familioj, tamen 70% da domoj estas malplenaj. Kial? Ĉar malrapide disvolviĝis la vilaĝo kaj vilaĝanoj devige laboris ekstere." diris Zhang Zhen, estro de oficejo pri komunumo Changsheng.

Oni neniam imagis, ke en la mallongaj du jaroj loĝantoj de la vilaĝo Longquan sinsekve revenis kaj en 2019 jam 35 hoteloj, drinkejoj, te-trinkejoj kaj butikoj pri apartaĵoj, funkciigataj de lokanoj, kaj la kolektiva enspezo de la vilaĝo atingis 1, 5 milionon da juanoj, plej multan en la historio.

Sekreto de granda ŝanĝiĝo en vilaĝeto

Drinkaĵ-faranto Zhang Linjing diris: "Ĝisfunde ni profitas de la media pliboniĝo." Lastjare ŝi forlasis la urbon Shizuishan kaj revenis al vilaĝo Longquan, investis pli ol milionon da juanoj kaj ekfunkciigis propran fabrikon pri drinkaĵ-farado. Estas bonvenigataj drinkaĵoj faritaj el la lokaj pura fonto, rizo kaj sorgo laŭ tradicia metodo.

"Nia negoco vere bonas, probable la investo revenos." Zhang kun fido esprimis. Lastajn jarojn la vilaĝo finis verdigon de pli ol 1 200 muoj da monto kaj la verda kovroproporcio atingis 60% danke al la programo pri riparo de ekologia medio en montaro Helan. Pro la bona ekologia medio kaj rapida disvolvo de vilaĝa turismo nun Longquan estas fama pro sia bona stato kaj pokapa jara enspezo estas 20 mil juanoj.

"Pura akvo kaj verda montaro ĝuste signifas montojn arĝentajn kaj orajn" Gaoliang, sekretario de la partio de la vilaĝa komitato de Longquan diris: “Ĉiu paŝo estas malfacila de liberiĝo el malriĉeco al vilaĝa prosperiĝo. Ĝuste pro tio ni devas pli bone gardi la montaron Helan kaj protekti la verdecon, kiun ni malfacile akiris.”

Dividu