Riĉiga vojo de Haiyuan, Ningxia

Ĝoja Publikigita: 2020-08-18 11:46:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xihaigu estas sinonimo de malriĉa regiono en la sudo de Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono kaj UNESKO titolis ĝin "regiono netaŭga al loĝado de homoj". Sed nun Xihaigu ŝanĝiĝis.

Xihaigu inkludas multajn guberniojn inkluzive de Haiyuan-gubernio. Lastajn jarojn Haiyuan-gubernio profunde fosis avantaĝon de la tradicia industrio de bredado de bovoj kaj difinis brutaran industrion kun viandbovo kiel ĉefo la unuan lokon de tutgubernia disvolvo de industrioj. En 2014 la kvanto de viandobovoj bredataj en la gubernio estis 150 mil kaj en la fino de 2019 la kvanto pliiĝis ĝis 270 mil. Laŭkalkule post unu jaro profito el baza bovino superas 3 mil juanojn, pli multe je pli ol 2 mil ol la profito el tradicia bredado.

Loĝantoj de vilaĝo Beiju Gao Shiquan kaj Kang Youjie aĝas pli ol 50 jaroj. Antaŭe ilia enspezo ne estis multa ĉar ili malfacile trovis laboron pro la alta aĝo. Sed lastajn du jarojn en hejmloko ili ĉiumonate gajnis 3 mil juanojn, ĉar ili laboris pri bredado de bovoj en vilaĝa farmo Jiaqi. Ili kontentas pri la nuna laboro kaj plus gajno el plantado ili ĉiujare povas gajni 50 mil juanojn.

Danke al miliono da juanoj de monkolekto kaj 2 milionoj da juanoj de registara kredito kun diskonto Kang Fuxin loĝanto de la vilaĝo Beiju fondis la farmon Jiaqi, kiu areas 6 500 kvadratajn metrojn, bredas 140 bovojn, havas 680 muojn da grundo por planti furaĝherbojn kaj 280 muojn por ĉina licio, ankaŭ troviĝas kompleto da agrikulturaj maŝinoj. Kang konigis, ke post finkonstruo de la farmo en 2019 tiujara enspezo de vendo de viandobovoj atingis 300 mil juanojn, enspezo el ĉina licio superis 400 mil juanojn. La farmo helpis 15 malriĉajn familiojn registritajn kaj liveris postenojn al 240 homoj.

La gubernio Haiyuan estas helpata de Ĉina Grupo Huarun kaj danke al helpo de Huarun ĝia industrio de bredado de viandobovo rapide disvolviĝis. En la gubernio finkonstruiĝis 158 kooperacioj kaj familiaj farmoj, estas 57 demonstraj vilaĝoj de bredado de viandobovoj kaj pli ol 2 400 familioj lertaj en la bredado, kaj pokapa enspezo el bredado de bovoj de malriĉaj familioj atingis 1 100 juanojn.

Esploristoj de instituto pri disvolvo de la industrio de viandobovo en Xihaidu, Ningxia.

Esploristoj de instituto pri disvolvo de la industrio de viandobovo en Xihaidu, Ningxia.

Dum la vigla disvolvo de la industrio de viandobovo la gubernio Haiyuan klare konis, ke ne sufiĉas "bredado kaj vendado" en la merkata ekonomio. Tial en 2017 la gubernio subskribis kun la grupo Huarun kaj nordokcidenta agrikultura scienc-teknika universitato triflankan framan interkonsenton pri strategia kunlaboro por industrio de viandobovo kaj en 2018 finkonstruis kaj ekfunkciigis instituton pri disvolvo de la industrio de viandobovo en Xihaidu, Ningxia. Post tiam komenciĝis ĉiuĉena ekspluata modelo de la industrio, inkluzive de produkto, bredado, prilaboro, vendado kaj servado al la socio, kio forte altigis kvaliton de bredado de viandobovoj en Haiyuan.

Laŭ konigo de Wang Yongjun, vicdirektoro de la instituto kaj vicprofesoro de nordokcidenta agrikultura scienc-teknika universitato, ke realiĝis la plej valoro de ĉiu bovo, bredita de Haiyuan.

La 18-an de julio grupo de Haiyuan pri viandobovo, 17 produktejoj kaj 57 vilaĝaj kooperacioj faris ceremonion pri pendigo de ŝildo

La 18-an de julio grupo de Haiyuan pri viandobovo, 17 produktejoj kaj 57 vilaĝaj kooperacioj faris ceremonion pri pendigo de ŝildo

La 18-an de julio grupo de Haiyuan pri viandobovo, 17 produktejoj kaj 57 vilaĝaj kooperacioj faris ceremonion pri pendigo de ŝildo, kio enkorpigas ligon de la produkta ĉenaro kaj amasigon de industrioj, certe pluapaŝe altigos modernigon de la industrio de gubernio Haiyuan kaj stimulos riĉiĝon de popolamasoj.

Bazo pri bredado en Haiyuan

Bazo pri bredado en Haiyuan


Dividu