Kompletaj politikoj utilas al urbo Shenzhen en disvolvo

Ĝoja Publikigita: 2020-08-18 11:51:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Urbo Shenzhen

Urbo Shenzhen

La ĉina urbo Shenzhen situas en la ĉina sudorienta ĉemara landparto, naskiĝis pro reformado kaj malfermado. Ĝi ankaŭ estas urbo de enmigrintoj. Inter la 20 milionoj da loĝantoj 15 milionoj venas de aliaj lokoj. Kaj ĉiujare en Shenzhen 400 mil ĝis 500 mil estas novaj konstantaj loĝantoj.

"Veninte vi estas Shenzhen-ano!" Por alilokaj homoj, kiuj venas por labori en Shenzhen, tiu ellaboris serion da favoraj politikoj, ekzemple liverante senpagan bazan servadon pri publika sano, devigan edukadon al geinfanoj de homoj, kiuj ne sin registris kiel Shenzhen-loĝantoj, enlistigon de alilokaj laborantoj konformaj al kondiĉoj en la sistemon de garantiaj loĝejoj. Shenzhen ankaŭ investis 100 miliardojn da juanoj kaj establis grupon por solvi loĝadon de alilokaj talentuloj. Ĝis junio de la kuranta jaro la grupo komencis 42 konstrulaborojn rilatajn al 57 mil apartamentoj.

Fang Haibin

Fang Haibin

Dum lernado en universitato Fang Haibin komencis sian karieron kaj laboras ĉefe pri produktoj kulturaj kreivaj. Komence li ne havas multe da mono. En ŝlosila momento ĝardeno por entreprenigo de Shenzhen-a Universitato, kie li studis, donis helpon. Fang diris, ke kion oni bezonas, tion la ĝardeno donas, kiel softvaran ekspluaton, servon kaj provizon de materialoj.

La kompanio de Fang Haibin ricevis subvencioni de Shenzhen

La kompanio de Fang Haibin ricevis subvencioni de Shenzhen

Ĉiujare la kompanio de Fang profitas de senigo aŭ redukto de imposto kaj kosto de Shenzhen aparte por malgrandaj entreprenoj, kaj povas ŝpari pli ol dek mil juanojn ĉiujare. Krome, en Shenzhen troviĝas multaj kreivaj faktoroj. Pro tio la vojo de Fang estas pli kaj pli glata. Nun Fang jam havas propran feliĉan familion en Shenzhen.

En la nuna Shenzhen meznombre unu el 4 personoj faras entreprenon. Ĝis la fino de junio pliiĝas pli ol 40 mil novaj kompanioj ĉiumonate en Shenzhen, la kvanto kaj denseco de entreprenoj estas la unua en Ĉinio.

Estro de centro pri disvolva esplorado sub la shenzhen-a registaro Wu Sikang

Estro de centro pri disvolva esplorado sub la shenzhen-a registaro Wu Sikang

Estro de centro pri disvolva esplorado sub la shenzhen-a registaro Wu Sikang diris, ke tio spegulas bonan medion de Shenzhen por teni entreprenon, la registaro liveris amason da helpaj rimedoj por entreprenoj, inkluzive de bona serva sistemo, monsubtena sistemo ktp. 57-jaraĝa Weng Chunxian estas la unua generacia konstruanto de Shenzhen, kaj ŝi servis kiel normala laboristo, poste fariĝis administristo. Ŝi laboris 38 jarojn en Shenzhen kaj antaŭ nelonge oficiale emeritiĝis. Ŝi diris, ke en Shenzhen troviĝas tre multaj oportunoj, se vi penos, diligente laboros, vi certe sukceso.

Weng Chunxian

Weng Chunxian


Dividu