Translokitoj el malriĉaj lokoj vivas novan vivon en gubernio Xide

Ĝoja Publikigita: 2020-08-25 08:52:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Transloki malriĉulojn en aliajn lokojn estas la plej rekta kaj plej efika rimedoj por solvi la problemon, ke "iu tero kaj akvo ne povas vivteni tieajn loĝantojn". Fine de 2019 Maiji Jiqi, ano de naciminoritato Yi, transloĝiĝis en kvartalon Yixin, kie loĝas plej granda nombro da malriĉuloj registritaj de la gubernio Xide de la subprovinco Liangshan de la provinco Sichuan. Nun li spertas novajn ŝanĝiĝojn kaj adaptiĝas al la nova vivo.
Antaŭe Maiji Jiqi kaj liaj familianoj loĝis en monta vilaĝo Mishi de la gubernio Xide, kie trafiko estas malfacila kaj mankas subtenaj industrioj. Por liberigi lokanojn el malriĉeco kaj havigi al ili pli bonan vivon la gubernio enlistigis ilin en la planon de transloko. Fine de 2019 la familio de Maiji transloĝiĝis en la kvartalon Yixin, kie same loĝas pli ol 1 300 familioj danke al projekto transloki malriĉulojn en aliajn lokojn.
En la nova domo Maiji havas novan vivritmon. Nun li servas kiel posedanto de bazaro kaj lia edzino lernas en kurso pri brodado kun trajtoj de la naciminoritato Yi. Ili ambaŭ okupiĝas. Sed aŭdinte translokon Maiji timis mankon de fontoj por vivteno. Li diris:
"Kion ni povos fari por nin vivteni? Ĉar ĉi tie ne estas grundo. Tiam ni maltrankvilis ĉefe pro tio."
Por la novaj loĝantoj la gubernio komencis unu post unu kursojn pri brodado, plantado, bredado ktp. Oni ankaŭ organizis multajn entreprenojn por solvi laborojn por ili. Por tiuj, kiuj volas mem funkciigi entreprenojn, la kvartalo senigos ilin je lukosto de la unuaj tri monatoj.
"Posttagmeze mi aĉetos varojn en la gubernio."
Maiji luis la bazaron, kiu sukcese ekfunkciis fine de marto. Kvankam la enspezo ne estas tiel multa kiel laboro ekstere, tamen li restas hejme kaj povas zorgi pri maljunuloj kaj infanoj.
Najbare de la loĝkvartalo Yixin finkonstruiĝis elementa lernejo Xinxin, kiu povas teni 2 500 homojn, kaj mezlernejo Xiangrong, kiu povas teni 3 500 homojn, kaj septembre ili oficiale ekfunkcios. Ankaŭ konstruo de iu kompleta infanĝardeno preskaŭ finiĝos. Do tre baldaŭ infanoj povos ricevi bonan edukon ĉe hejmo.
Ankaŭ funkcias aŭ funkcios instalaĵoj kiel sinteza kuraca centro, kultura centro, dumtaga zorgejo, amuzejo por beboj, kinejo, kultura palaco kaj servo por elektronika komerco. Novaj loĝanoj diris, ke ili sentas bonan vivon ĉi tie. Mahai Wuxia diris:
"Antaŭe ni loĝis en domoj el adoboj, sed nun en domegoj. Ĉiuj kondiĉoj estas bonaj kaj oportunaj, kiel en trafiko tiel ankaŭ en vizito al kuracistoj."
En la gubernio pli ol 25 mil homoj foriris de malriĉaj montaj vilaĝoj kaj transloĝiĝis en novajn domojn. Ili marŝas al feliĉa bonstata vivo.

Dividu