Kulturaj kreemaj industrioj ŝanĝis “kavan vilaĝon” al “trezorpelvo”

Ĝoja Publikigita: 2020-08-25 08:57:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vilaĝo Longtan en la gubernio Pingnan de la urbo Ningde de la provinco Fujian estis malriĉa "kava vilaĝo", plejpartaj vilaĝanoj laboris ekstere. Lastajn jarojn danke al disvolvo de kulturaj kreemaj industrioj malnovaj domoj en la vilaĝo estis riparitaj kaj renovigitaj, troviĝas unu post unu pentrostudioj, ankaŭ loĝantoj plimultiĝis.

"Nia vilaĝo plenas je melodio el gitaro Ukulele, kantoj kaj aplaŭdo…en multaj okazoj dekoj da homoj babilas en diversaj lingvoj, kaj poste iu 87-jaraĝa avino diris, ke ankaŭ ŝi kapablas 6 fremdlingvajn frazojn, kaj tuj diris Hello, hello. En mia plejparta tempo de jaro mi restas ĉi tie, kaj sentas, ke la vivo ĉi tie estas pli komforta ol en urboj."

La ludinto de Ukulele nomiĝas Mei Hong, posedanto de la pentrostudio Xiaomeizhuang. En 2018 ŝi rezignis laboron en urboj kaj venis al la vilaĝo Longtan kaj komencis funkciigon de la studio. Lastajn du jarojn ŝia studio tre bone funkciis.

Sed antaŭ 3 jaroj pro manko de grundo, la ekonomio malprogresis, junuloj de la vilaĝo laboris ekstere aŭ translokiĝis alien. Denaskulo Chen Xiaolan rememoris, ke tiam la vilaĝo estis tute malplena, ankaŭ ŝia koro dezerta.

"Nokte enlitiĝinte mi kalkulis kiom da loĝantoj restas: nombreble nur per fingroj. Mi sentis, ke ne ekzistas espero."

Kiel fari la "kavan vilaĝon" en belan hejmlokon? En 2017 la vilaĝo Longtan ekesploris novan vojon kaj rigardis kiel ŝancojn amason da liberaj cenjaraj domoj. La domoj estas antikvaj kaj rafinitaj, sed pro longtempa manko de riparo kaj zorgo ili estis ankaŭ rompitaj. Por vigligi la resursojn la vilaĝo ellaboris projekton, el vilaĝanoj luis tiajn malnovajn domojn kaj poste donis ilin al “novaj vilaĝanoj” kia Mei Hong, kaj novaj vilaĝanoj pagis koston por ripari kaj reformi la malnovajn domojn kaj fari entreprenon.

Novaj vilaĝanoj venas de diversaj lokoj de la tuta lando. Kaj ilin altiras la bela medio kun montaro kaj rivero. Ili reformis la malnovajn domojn kiel en hotelojn, kafejojn, librobutikojn kaj drinkejojn. Zeng Wanzhen ĝuste estas unu el ili. ŝi diris:

"Ni elektis la vilaĝon por krei iun valoron kaj lasi ion por la vilaĝo. Ni kreas aĵojn en la vilaĝo por disvastigi kulturojn kaj artojn de la vilaĝo."

Novaj vilaĝanoj alportis ne nur novan vivmanieron sed ankaŭ riĉecon kaj viglecon. Vidinte la ŝanĝiĝon ankaŭ malnovaj vilaĝanoj naskiĝintaj ĉi tie komencis, helpe de la registaro, dungi instruistojn por lerni metilertecon.” Chen Xiaozhen konigis:

"Instruistoj postulis, ke ni organizu 30 denaskajn vilaĝanojn lerni oleopentradon. Multaj el ni, kamparanoj, neniam uzis pentrilojn."

Tamen kiam la 30 vilaĝanoj regis teknikojn kaj ricevis la socian atenton post kiam ili vive elsendis siajn pentraĵojn sur interreto, ili tuj havas memfidon. Nun en la vilaĝo Longtan, ĉu avinoj, kiuj aĝas pli ol 80 jarojn, ĉu infanoj, kiuj aĝas 5 aŭ 6 jarojn, ĉiuj povas simple fari pentradon. Ankaŭ vilaĝanoj, kiuj antaŭe laboris ekstere, revenis kaj komencis entreprenon. Nun la vilaĝo Longtan jam fariĝis fama, kaj en 2019 venis pli ol 200 mil turistoj. Chen Xiaozhen havas profundan senton pri ĉi tia giganta ŝanĝiĝo.

"Nokte aŭdeblas ne nur antaŭaj kvakoj de ranoj kaj griloj de cikadoj, sed ankaŭ ridetoj kaj kantoj. Ŝanĝiĝis nia vilaĝo."

Dividu