Ĉinio kaj Argentino kunlabore faros triafazan klinikan provon de vakcino

Ĝoja Publikigita: 2020-09-01 10:54:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 21-a de aŭgusto en Argentino okazis la malferma ceremonio de la triafaza klinika provo.

Vespere de la 21-a de aŭgusto en Argentino okazis la malferma ceremonio de la triafaza klinika provo.

La 21-an de aŭgusto la Ĉina Nacia Farmacia Grupo (Sinopharm) ricevis diplomon de aprobo de la argentina registaro pri la triafaza klinika provo de senaktivigita vakcino ekspluatita de Ĉinio kontraŭ la novkrona viruso 2019. Antaŭe Sinopharm jam akiris aprobon por la triafaza klinika provo en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Peruo kaj Moroko.

Vespere de la 21-a de aŭgusto en Argentino okazis la malferma ceremonio de la triafaza klinika provo. Prezidanto de Sinopharm Liu Jingzhen diris en sia salutparolo, ke li konvinkiĝas, ke danke al forta apogado de la registaroj ĉina kaj argentina kaj dulandaj entreprenoj certe plensukcesos la triafaza klinika provo de la vakcino.

"Ni tre ĝojas vidi, ke la argentina flanko same kiel ni plenas je fido pri la senaktivigita vakcino ekspluatita de Ĉinio kontraŭ la novkrona viruso. Ni firme kredas, ke certe plensukcesos la triafaza klinika provo, kaj tio faros gravan kontribuon al batalo de la argentina popolo kontraŭ la epidemio, solidigo de la amikeco inter Ĉinio kaj Argentino kaj konstruo de la komunumo de la homaro kun komuna estonto."

La Ĉina Nacia Farmacia Grupo (Sinopharm) ekspluatis la monde unuan senaktivigitan vakcinon.

La Ĉina Nacia Farmacia Grupo (Sinopharm) ekspluatis la monde unuan senaktivigitan vakcinon.

Ginés González García, argentina ministro pri sano, diris en sia videa salutmesaĝo, ke Argentino kaj Ĉinio de longa tempo klopodas por akceli esploron kaj ekspluaton de vakcinoj utilaj al sano de la homaro, kaj Argentino tre ĝojas kunlabori kun Ĉinio por disvolvi tiun ĉi provon. Li diris:

"Mi havas fidon pri tiu ĉi kunlaboro kaj atendas bonan rezulton, nome efikan vakcinon. Ni reasertis nian promeson al la popolo, ke ni esperas fruan finon de la peniga tempo kaj ni frue venkos la kronvirusan malsanon per vakcinoj."

Sinopharm ekspluatis la monde unuan senaktivigitan vakcinon. Laŭ konigo la klinika esploro de vakcino ĝenerale funkcias en tri provoj: la unua celas taksi ĝian sekurecon, la dua celas taksi sekurecon kaj imunecon de vakcino, samtempe esplori imunan procezon kaj la tria celas en pli granda amplekso taksi sekurecon kaj efikecon de vakcino.

Nome de la argentina registaro argentina ambasadoro al Ĉinio Luis Maria Kreckler donis al La Ĉina Nacia Farmacia Grupo (Sinopharm) diplomon de aprobo de la argentina registaro pri la triafaza klinika provo de senaktivigita vakcino.

Nome de la argentina registaro argentina ambasadoro al Ĉinio Luis Maria Kreckler donis al La Ĉina Nacia Farmacia Grupo (Sinopharm) diplomon de aprobo de la argentina registaro pri la triafaza klinika provo de senaktivigita vakcino.

Laŭ informoj ankaŭ Brazilo kaj Ĉilio anoncis akceli klinikan provon de vakcino kune kun ĉinaj farmaciaj entreprenoj.

Dividu