Profesoro de Universitato de Oksfordo: estas vasta spaco servokomerca inter Ĉinio kaj Britio

Ĝoja Publikigita: 2020-09-15 10:45:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Plensukcese fermiĝis la Ĉina Internacia Servokomerca Foiro 2020, kiel unu el la mondaj plej ampleksaj foiroj pri servokomerco. Fu Xiaolan, profesorino de la Universitato de Oksfordo, opiniis, ke gravas la signifo de la internacia servokomerca foiro en tiu ĉi tempo, kaj ke vastas la spaco de kunlaboro inter la du landoj pri servokomerco.

Fu Xiaolan

Fu Xiaolan

La 8-an de septembro Fu Xiaolan, estro de centro pri esploro de tekniko, administro kaj disvolvo kaj profesorino de akademio de internacia disvolviĝo sub la Universitato de Oksfordo, diris, ke kiam la monda ekonomio dekadencas okazigo de la foiro estas tre grava kaj signifoplena.

"Nun la monda ekonomio troviĝas en la plej profunda ekonomia dekadenco post la granda malprospero en 1930, kaj la kronvirusa epidemio influas multajn landojn de la mondo, ĝi estas la krizo de la mondo pri publika sano kaj ekonomio. En tiu ĉi malfacila tempo estas trezora iu ajn klopodo kaj iniciato por stimuli kreskon de la monda ekonomio. Aparte kiam diverslandaj registaroj povas nur atenti sian landan preventon kaj regadon de la epidemio, tiu ĉi servokomerca foiro estas tre grava kaj havas apartan signifon."

Ŝi diris ankaŭ, ke pro diĝitaj teknikoj multaj servokomercoj povas esti provizataj interrete, tial servokomerco probable estas la unua akcelilo post la epidemio. Amuzaj industrioj kiel filmo kaj televidaj programoj estas ne nur motoro por ekonomia kresko sed anakŭ efika instrumento kontraŭ la epidemio.

Estas evoluinta la brita servokomerco kaj okupas progresintan lokon en la mondo. Fu opiniis, ke ĉar en Britio troviĝas amaso da altnivelaj fakuloj, “ekologia sistemo” kiu konservas talentulojn, bona plenumado de leĝoj kaj regularo kaj malfermeco kaj travidebleo, tial brita servokomerco havas avantaĝon. Ankaŭ tiuj faktoroj estas indaj por referenco. Ŝi diris:"Unue troviĝas laborfortoj, kiuj estas lertaj kaj maturaj; due subtenas la industrion ekologia sistemo, kiu enkondukas, amasigas kaj konservas talentulojn; trie estas rilataj sistemoj, leĝoj, reguloj kaj administrado; kaj kvare estas malfermo. Eĉ kompare kun la kontinento de Eŭropo Britio estas pli malferma en ekonomio kaj havas relative travideblan kaj justan medion de komerco kaj longtempan akumulitan internacian fidindecon."

Fu opiniis, ke nun strukture la brita kaj ĉina ekonomioj estas reciproke kompletigaj kaj kunlaboro de servokomerco havas grandan spacon. Britio kaj Ĉinio povas fari kunlaboron pri financa servo, komerca servo, leĝservo, servo de diversaj konsiloj, servo de kuracado kaj edukado, ankaŭ kreemaj industrioj kaj konsilo pri medio. Ĉinio estas la monde dua granda ekonomio kun 1,4 miliardo da loĝantoj, kio estas giganta merkato por servokomerco. Samtempe Ĉinio havas kelkgradan avantaĝon en servokomerco kaj Britio kaj Ĉinio povas fari kunlaboron.

"Ĉinio estas ege kreema kaj havas amason da talentuloj kaj praktikajn grandajn platformojn en diĝita ekonomio, aparte en apliko de diĝita ekonomio. Britio havas avantaĝon en servaj enhavoj kiel eduko, kuraco kaj komercoservo, se ili sin ligos plus retoj, merkatigaj kanaloj de la du landoj, do formiĝos la plej bona servoindustrio kun monda nivelo."

Dividu