Afrikaj landoj aktive partoprenas en Ĉina Internacia Servokomerca Foiro

Publikigita: 2020-09-15 14:21:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Afriko havas abundajn turismajn resursojn inkluzive de homaraj civilizaciaj historiaj monumentoj kaj pompaj naturaj pejzaĝoj, ankaŭ turismo estas subtenila industrio de multaj afrikaj landoj. Kiam la kronvirusa epidemio serioze batas la mondan turismon, multaj afrikaj landoj aktive partoprenis Ĉinan Internacian Servokomercan Foiron de 2020 kaj esperas, ke la foiro alportos pli da ĉinaj turistoj al Afriko.

"Venas multaj homoj, tiel ke ĉiuj libroj pri Angolo estas dissenditaj. Mi raŭkiĝis, ĉar mi parolis multe. Estas bonvenaj ĉiuj al nia budo."

La budo de Angolo

La budo de Angolo

Tiel parolis Jose Andrade, laboranto ĉe la budo de Angolo en la zono pri kulturaj servoj de la foiro. Kiel unu el la ĉefaj afrikaj produktejoj de petrolo, Angolo ekonomie dependas multe de petrolo kaj rilataj industrioj. Lastajn jarojn Angolo praktikas la politikon de "ekonomia diverseco" por trovi novajn punktojn de ekonomia kresko. Danke al la foiro Angolo prezentas siajn kulturajn kaj turismajn resursojn. Fono de la budo estas bildo pri pitoreskaj pejzaĝoj kaj bongustaj manĝaĵoj de Angolo kaj sur tabloj estas ĉinlingvaj broŝuroj, kiuj konigas turisamjn resursojn de Angolo, karakterizajn muzikilojn kaj metiartaĵojn de Angolo. Joao Salvador dos Santos Neto, angola ambasadoro en Ĉinio, sciigis raportiston, ke pro la foiro pli da ĉinoj konas Angolon.

"Ni kunportis kulturajn kaj turismajn prezentaĵojn malsamajn ol petrolo kaj montris al ĉinoj la alian aspekton de nia lando. La foiro estas bona ŝanco, ke ni montru al vizitantoj angolajn turismajn resursojn kaj ĝeneralan situacion. Ni kunportis ankaŭ broŝurojn, ĉiuj libere prenas ilin hejmen por pli bone koni Angolon."

Laŭ donitaĵoj de la Monda Ekskursa kaj Turisma Konsilio, turismo kontribuis proksimume 170 miliardojn da usonaj dolaroj al Afriko en 2019, ankaŭ provizis fremdkurzan enspezon kaj dekmilojn da laborlokoj. Sed la kronvirusa epidemio serioze batas turismon en afrikaj landoj kaj Bocvano ĝuste estas unu el tiuj landoj. Al la foiro ambasadorejo de Bocvano kunportis broŝurojn pri turismaj resursoj en la ĉina lingvo kaj esperas, ke pli da ĉinaj turistoj sciiĝos pri Bocvano. Duanivela sekretario de la ambasadorejo de Bocvano en Ĉinio Emmanuel Pheko diris: "La epidemio limigas translandan turismon, tial la kurantjara enspezo de turismo de Bocvano grandmezure malpliiĝis. Mi scias, ke ĉinoj ŝatas vojaĝon en aliaj landoj, ni esperas altiri ĉinojn al Bocvano. Ni esperas en la foiro prezenti vidindaĵojn de Bocvano al pli da ĉinoj, esperas ankaŭ, ke post la epidemio pli da ĉinoj vojaĝos en Bocvano."

En la foiro Samuel Abikunda, komerca konsilisto de la ruanda ambasadorejo en Ĉinio, prezentas turismajn resursojn.

En la foiro Samuel Abikunda, komerca konsilisto de la ruanda ambasadorejo en Ĉinio, prezentas turismajn resursojn.

Turismo estas la plej grava fonto por fremdvaluta enspezo de Ruando. Komence de aŭgusto Ruando estas konfirmita de la Monda Ekskursa kaj Turisma Konsilio esti sekura; Ruanda flughaveno estas remalferma al internaciaj turistoj de la 1-a de aŭgusto. En la foiro Samuel Abikunda, komerca konsilisto de la ruanda ambasadorejo en Ĉinio, sendis varman inviton al ĉinaj turistoj.

"Ĉinoj diras, ke 'pura rivero kaj verda montaro estas ja oro kaj arĝento'. Nia Ruando ĝuste estas ĉi tia loko kun riveroj kaj montoj, tre belaj. Jam rekomenciĝis turismo en Ruando, ĉar la Monda Ekskursa kaj Turisma Konsilio konfirmis, ke en Ruando vojaĝo estas sekura. Ĉi tie mi volas diri, ke vojaĝi estas sekure en Ruando kaj vi povas nun ekiri."

De lastaj jaroj ĉinaj turistoj pli kaj pli multe ŝatas afrikajn turismajn resursojn, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe estas ekspluatataj, kaj Afriko jam estas unu el la celoj por turistoj el Ĉinio, kiuj pliiĝas plej rapide. Kaj troviĝas granda potenciala forto kaj perspektivo en kunlaboro de Ĉinio kaj Afriko pri turismo.

Dividu