Jessica Durdu, turka studentino, volas helpi al amika disvolvo de Turkio kaj Ĉinio

Ĝoja Publikigita: 2020-09-22 16:28:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Turka studentino Jesscia Durdu lernas en Teknika Universitato Orta Dogu pri mondaj politikoj kaj internaciaj rilatoj. La kuranta jaro estas ŝia kvara lernjaro. En la lastaj 3 jaroj ŝi ĉiam okupis la unuan lokon de ekzamenoj kaj vere estas “lertulo” en lernado. Ŝi ankaŭ ŝatas la ĉinan lingvon kaj de longa tempo atentas disvolvon de Ĉinio. Ŝi esperas, ke estonte ŝi laboros pri diplomatiaj flankoj rilataj al Ĉinio por utili al amika disvolvo de Turkio kaj Ĉinio.

Durdu multfoje gajnis medalon pri kreo kaj invento.

Durdu multfoje gajnis medalon pri kreo kaj invento.

Teknika Universitato Orta Dogu estas tre fama en Turkio eĉ en la tuta Mez-Oriento. Kaj Durdu estas elstara studento de la universitato. Krom lernado en la universitato ŝi ankaŭ lernas per interreto en Ŝtata Universitato de Nov-Jorko, turkaj universitatoj Ataturk, Anadolu kaj Istanbula kaj esperas samtempe gajni diplomojn de la 5 universitatoj. Cetere Durdu diligente lernas la ĉinan lingvon en la Konfucea Akademio de la Teknika Universitato Orta Dogu, ŝi esperas pli bone kaj pli multe koni Ĉinion kaj la ĉinan kulturon.

Durdu opinias, ke Ĉinio en la monda situacio okupas tre gravan lokon kaj havas senliman potencialan forton en estonteco. Ŝi ĉiam atentas ĉinan disvolvon kaj ĝiajn montriĝojn en la internacia scenejo. Dum senbride disvastiĝas la kronvirusa epidemio, ŝin miris pri la ĉina kontraŭepidemia agado. Ŝi diris: "Estas tre brila la ĉina agado kontraŭ la epidemio. En miriga rapideco Ĉinio finkonstruis hospitalojn kaj faris efikajn intervenojn, ankaŭ mi admiras malegoisman spiriton de ĉinaj kuracaj laborantoj."

Ŝi opinias, ke dum batalo kontraŭ la epidemio Ĉinio donis helpon al Turkio kaj aliaj landoj, liveris humanisman helpon kaj montris sian konduton de granda lando.

Durdu ricevis diplomon en kurso de la ĉina lingvo donitan de Pekina Normala Universitato.

Durdu ricevis diplomon en kurso de la ĉina lingvo donitan de Pekina Normala Universitato.

Kiel studento de la Konfucea Akademio ŝi pasigis siajn somerajn feriojn en Ĉinio kaj partoprenis kurson pri la ĉina lingvo. Ŝi malkaŝe diris, ke ŝi ŝatas Ĉinion kaj la ĉinan popolon. Antaŭ tiam ŝi decidis estonte labori pri diplomatiaj aferoj rilataj al Ĉinio por fari kontribuon al la dulandaj diplomatiaj rilatoj, al la dulandaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kaj al interkomprenemo de la dulandaj popoloj.

"Mia estonta laboro rilatos al Ĉinio. Mi esperas, ke mi povos fariĝi la unua ambasadoro de Turkio en Ĉinio estonte."

Fine Durdu sciigis raportiston pri sia "sekreto": ŝi esperas, ke estonte ŝi havos ŝancon viziti ĉinan prezidanton Xi Jinping kaj saluti lin. Ĉar Xi estas ŝia idolo.

"Fakte prezidanto Xi estas mia idolo. Tial mi tre atendas la tagon viziti lin kaj esprimi mian estimon."

Dividu