Ĉinaj pacprotektaj trupoj en sudana Darfur ĵuris per realaj agoj plenumi sian mision kaj respondecon

Ĝoja Publikigita: 2020-09-22 16:33:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Oktobre de 2007 Ĉinio komencis sendadon de pacprotektaj trupoj al sudana Darfur kaj la taĉmento de pioniroj la unua atingis Darfur. Nun estas la 16-a pacprotekta taĉmento de pioniroj en Darfur, kiu aŭguste de la kuranta jaro atingis Darfur. Kaj ili esprimis per realaj agoj plenumi sian mision kaj respondecon kiel ĉinaj pacprotektaj soldatoj.

Fakula trejnado.

Fakula trejnado.

Darfur situas en la okcidenta landparto de Sudano. En 2003 konfliktis triboj, tial naskiĝis agado de kontraŭregistaraj armitaj fortoj. Julie de 2007 la Sekureca Konsilio de UN pasigis rezolucion kaj decidis sendon de pacprotektaj trupoj al Darfur. Aŭguste de la kuranta jaro la ĉina 16-a pacprotekta taĉmento de pioniroj atingis laborzonon en Darfur. Kaj la taĉmento estas la unika inĝenierada forto en la misio komune kaj speciale sendata de UN kaj Afrika Unio.

Xiao Wei, estro de la 16-a pacprotekta taĉmento de pioniroj.

Xiao Wei, estro de la 16-a pacprotekta taĉmento de pioniroj.

Xiao Wei, estro de la 16-a pacprotekta taĉmento de pioniroj, konigis, ke la taĉmento konsistas el 225 personoj, kiuj respektive estas aranĝitaj en tri lokoj por ripari vojojn, ebenigi terenojn, munti tabul-domojn, protekti flughavenon kaj konstrui fortikaĵojn ktp..

"La stato de la paca protektado estas pli komplika ol imago. Unue ni estas dividitaj en tri punktoj, relative disaj, pro tio estas malfacile provizi nin per vivo-necesaĵoj. Due du el la tri punktoj situas en montaro, kie estas multaj kontraŭregistaraj armitaj fortoj kaj ofte okazas armitaj konfliktoj. Tio minacas nin."

Oni desinfektas aŭton

Oni desinfektas aŭton

Cetere pli kaj pli komplika stato de la kronvirusa epidemio fariĝis nova defio. Xiao konigis, ke ili estis tri fojojn laŭteme edukitaj por malsamaj medioj en malsamaj lokoj de Sudano, klarigis konkretan enhavon de prevento de la epidemio kaj organizis soldatojn kaj oficirojn lerni elementajn sciojn kaj teknikojn, kaj la soldatoj kaj oficieroj sin ekzercis. Atinginte la laborzonon ili ĝustatempe raportis pri la stato de la kronvirusa epidemio en la laborzono, estis pretaj spirite trakti diversajn krizojn kaj danĝerojn, kaj kun klaraj celoj faris preventadon. Xiao diris:

"Mi pensas, ke ni estas honoraj pro plenumo de tiu ĉi internacia pacprotekta tasko, ankaŭ por ni tio estas sankta misio. Multaj oficiroj kaj soldatoj partoprenis internaciajn militajn aŭ luktartajn konkursojn, internaciajn savojn, komunajn manovrojn aŭ ekzercojn kun alilandaj trupoj, eĉ iuj duafoje aŭ plurfoje partoprenis internacian pacprotektan taskon."

Kiel estro de la taĉmento de pioniroj Xiao diris, ke ĉinaj trupoj plenumas pacprotektan taskon de UN, kio fontas en respondeco de Ĉinio, la granda lando.

"Ĉinio estas la membrolando, kiu kreis UN. Firme protekti aŭtoritaton kaj pozicion de UN kaj aktive partopreni pacprotektajn agojn de UN estas la enda devo de Ĉinio kiel respondeca membro de la internacia komunumo. Ĉinio estas la konstanta konsilanto de la SK kaj aktive partopreni pacprotektajn agojn de UN estas la devo de Ĉinio kiel granda lando. La monda paco ne eblas esti disigita, la homaro dividas ĝojon kaj malĝojon, tial aktive partopreni pacprotektajn agojn de UN estas la devo de Ĉinio por kune kun aliaj landoj akceli establon de la komunumo de la homaro kun komuna estonto."

Fine Xiao diris, ke en la plej bona figuro laŭ plej alta normo kaj per la plej bona laborstilo kaj realaj agoj praktikos ĵuron pri fortigo de armeo, per devo eksplikos fidindecon kaj kredon, firme bone finos la pacprotektan taskon kaj donos brilon al la patrolando kaj al armea flago.

Dividu