Pliampleksiĝas provejoj de libera komerco en Ĉinio

Publikigita: 2020-09-30 06:13:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la ĉina Ŝtata Konsilantaro disdonis ĝeneralan projekton pri liberkomercaj provejoj en Pekino, Hunan-provinco kaj Anhui-provinco kaj projekton pligrandigi liberkomercan provejon en Zhejiang-provinco. Do pliiĝis ĉinaj liberkomercaj provejoj ĝis 21. Tio enkorpigas ĉinan decidemon kaj agon pri pluapaŝa plivastigo de malfermo kaj rapidigo de konstruo de malferma ekonomio.

Dum ĉina akcelado de altnivela malfermo liberkomerca provejo ludas gravan rolon. De 2013 ĝis 2019 Ĉinio sinsekve sankciis 18 provejojn, formis la malferman situacion, tiel ke la orienta, okcidenta, suda, norda kaj meza landpartoj akorde disvolviĝas, kaj ke la tero, la maro kaj la aero komunikiĝas. Pro tio formiĝis nova situacio de ĉiuflanka malfermo. Kaptante la ŝancon de sistema novigo ĉi tiuj provejoj kuraĝe faris novigon en komerca medio, merkata malfermo, internacia komerco kaj merkata monitoro, atingis pli ol 200 fruktojn pri sistema novigo kaj kopie reklamis ilin al la tuta lando.

La 21-an de septembro en gazetara konferenco de la novaĵ-oficejo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro Wang Shouwen, ĉina vicministro pri komerco kaj vicdelegito de intertraktado pri internacia komerco, diris, ke la instalo de novaj provejoj montras la firman decidemon de la ĉina registaro senŝanceliĝe plivastigi malfermon kaj konstrui pli altnivelan malferman novan situacion de ekonomio.

"La pluapaŝa pliigo de liberkomerca provejo celas stimuli internan movforton de altkvalita disvolvo pere de reforma esploro en pli granda amplekso, sur pli vasta kampo kaj en pli profunda tavolo; kaj celas rapidigi formiĝon de disvolva nova situacio pere de malfermo en pli alta nivelo."

Wang Shouwen konigis, ke la kvar projektoj elstarigis avantaĝojn de glatigo de cirkula establo de situacio de nova disvolvo, nasko de novaj disvolvaj movfortoj el novigo de scienc-tekniko, nasko de novaj disvolvaj vivecoj el profundigo de reformo kaj kreo de novaj disvolvaj superrecoj pro altnivela malfermo.

"Ni stimulos liberkomercajn provejojn sin ligi kun internaciaj progresintaj reguloj, disvolvos sisteman malfermon, kiel malfermon de reguloj, normoj kaj administroj, kaj formos novajn avantaĝojn de internaciaj kunlaboroj kaj konkuroj."

Wang Shouwen diris, ke la novaj liberkomercaj provejoj en Pekino, Henan kaj Anhui kaj la plivastigo de la provejo en Zhejiang utiligos bonan tendencon de malferma ekonomia disvolvo en tiuj lokoj, pluapaŝe eligos grandan potencialan forton kaj disvolvan movforton kaj utilos al altkvalita disvovlvo de ekonomio.

Laŭ donitaĵoj en 2019 servo okupis 83,5% de pekina malneta produkto, pli multe je 30 procentoj ol tiu de la tuta lando. La pekina skalo de serva komerco okupis preskaŭ 20% de la tutlanda. Pekina vicurbestro Yang Jinbai diris, ke la konstruo de liberkomerca provejo pluapaŝe helpos al pekina konstruo de nacia sinteza demonstrejo de serva plivastigo kaj malfermo.

"Ni ludos bone rolon de la liberkomerca provejo sur la bazo de politiko pri nacia sinteza demonstrejo de serva plivastigo kaj malfermo, akcelos pluapaŝan malfermon kaj altnorme konstruos la nacian sintezan demonstrejon pere de pli ol 40 rimedoj en la tri flankoj, nome profundigo de malfermo kaj novigo de financa kampo, kontentigo de bezono de altkvalita kultura konsumado kaj plibonigo de flugservo."

Dividu