Ĉina plej alta biblioteko sidas en Tianjin-a Televida Turo

Ĝoja Publikigita: 2020-10-03 15:16:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Tianjin-a Televida Turo estas marko de la urbo Tianjin, kaj urbanoj kutime titolas ĝin “ĉielturo”. La 18-an de januaro en la loko alta je 257 metroj aperis la ĉina plej alta biblioteko nomata ĉieltura biblioteko okcidentborda.

Sidante sur komforta kaj moderna ledseĝo juna patrino Zhang Yishan voĉlegas pentraĵan libron por sia 7-jaraĝa filino. Ili ofte venas ĉi tien. La ĉefa kialo estas, ke la libroj estas bonkvalitaj, kaj ĉi tie troviĝas 7 malsamaj specoj de kato.

"Mi ŝatas katojn, vidante ilin kaj legante libron mi sentas min ĝoja."

"Ĉi tie oni povas lui libron kaj en la bona medio spekti belajn pejzaĵojn de la urbo, kio estas vere bona!”

La biblioteko estas komune konstruita de la oficejo de la vidindejo Tiantahu kaj de la buroo de distrikto Hexi pri kulturo kaj turismo. La biblioteko areas 660 kvadratajn metrojn kaj posedas 8 500 ekzemplerojn de libroj. Laŭ konigo de Qu Weihe, vicestro de la buroo de la distrikto Hexi pri kulturo kaj turismo, nun en Tianjin finkonstruiĝis dek bibliotekoj kun siaj karakterizaĵoj.

"Niaj bibliotekoj ĉiutage estas plenplenaj je legantoj kaj prokrastite ĝis 21-a horo fermiĝas."

De infaneco s-ro Liu loĝas najbare de la ĉielturo. Laŭ li aldoniĝis multa enhavo al la ĉielturo: "Laŭ mi, ĉifoje la ĉielturo estas bone reformita, kaj en ĝi aldoniĝas pli da arta kaj kultura atmosfero. Vere la antaŭa ĉielturo estis maljuna kaj malnova, ne akordis kun la epoko. Nun mi estas tre gaja pro tiu ĉi prospera panoramo."

Ĉi-jare estas la 29-a jariĝo de ekfunkciiĝo de la ĉielturo. Wang Yan, vicĝenerala direktoro de kultura kaj turisma kompanio Tiantahu, jam laboris en la ĉielturo 28 jarojn. Li diris: "Biblioteko estas grava pozicio por spirita kulturiĝo kaj civiliziteco. Ĝia rolo estas neanstataŭigebla en konservo de elstaraj tradiciaj kulturoj kaj en disvolvo de dumviva edukado. Ni esperas, ke starante ĉe la pinto de la urbo oni povos ne nur spekti ĉiutagajn ŝanĝiĝojn, sed ankaŭ plivastigi sian rigardon, pliigi sciojn kaj trovi feliĉon."


Dividu