Oni konstruas heredaĵojn de Pekinaj Olimpikoj

Ĝoja Publikigita: 2020-10-13 14:42:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La organizaj komitatoj de Pekinaj Vintrajn Olimpikojn kaj Paralimpikoj de 2022.

La organizaj komitatoj de Pekinaj Vintrajn Olimpikojn kaj Paralimpikoj de 2022.

La oficejo de la organiza komitato de Pekinaj Vintraj Olimpikoj situas en parko de industriaj restaĵoj de grupo Shougang. Areo da verda herbo kaj lagetoj donis viglecon al la parko. Novaj domegoj pri laboro kaj servo por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj la restitaj altfornoj, gasujoj, transportajn koridoroj de la grupo donas pli da pitoreskeco al la parko.

La loĝejo de la organiza komitato, la parko de industriaj restaĵoj de Grupo Shougang.

La loĝejo de la organiza komitato, la parko de industriaj restaĵoj de Grupo Shougang.

La grupo Shougang estas unu el la plej fruaj modernaj ŝtataj fer-entreprenoj en norda Ĉinio. Por la Someraj Olimpikoj de 2008, Pekino elmetis pli altan postulon al la urba medio, tial la grupo, kiu troviĝis en okcidenta Pekino, transloĝiĝis ekster Pekino. Post kiam Pekino prenis sur sin Vintrajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn de 2022, oni decidis instali ĝiajn organizajn komitatojn en la Grupo Shougang. La neuzitaj fabrikoj estis reformitaj kaj la fabrika areo fariĝis parko de industriaj heredaĵoj kun kompletaj sintezaj funkcioj. Liu Xinghua, estro pri heredaĵoj sub fako pri plano de la komitato, konigis:"Laŭ la modelo de 'sporto plus', ni faris la transformon de la areo kaj akcelis ĝian altkvalitan disvolvon. Kuniĝas kaj disvolviĝas 'sporto plus scienc-tekniko', 'sporto plus kulturo' kaj 'sporto plus industrioj de glacio kaj neĝo'. Pro tio nun ni vidas, ke multaj restitaj industriaj instalaĵoj fariĝis modernaj oficejoj, ekspoziciejoj, sportejoj kaj hoteloj ktp. Ĉio ŝanĝiĝis de tago al tago.”

Nacia Halo Birda Nesto

Nacia Halo Birda Nesto

Cetere kiel urbo, kie okazis Someraj Olimpikoj kaj baldaŭ la Vintraj Olimpikoj, Pekino pli mature pripensas uzadon kaj konstruadon de sportaj haloj de Vintraj Olimpikoj de 2022 kaj sufiĉe uzis la heredaĵojn de la Olimpikoj. Liu diris: "Por la Vintraj Olimpikoj ni sufiĉe uzas la restitajn halojn, precipe la halojn uzitajn dum la Someraj Olimpikoj, kio estas nia kreivo kaj daŭrigo de la heredaĵoj de la Someraj Olimpikoj de 2008. Ekzemple ni reformis la Akvan Kubon kiel sportejon de glaci-kurbaĵo kaj Nacian Halon Birda Nesto kiel sportejon de glaci-hokeo. "

De la komenco la organiza komitato de la Vintraj Olimpikoj konsideras utiligon de novaj haloj post la olimpikoj. Gui Lin, vicestro pri ĝenerala projektado de la fako pri konstruado sub la organiza komitato, diris, ke dezajnistoj pripensis multajn metodojn por grandigi rolon de heredaĵoj de la Olimpikoj.

La loĝejo de la organiza komitato, la parko de industriaj restaĵoj de Grupo Shougang.

La loĝejo de la organiza komitato, la parko de industriaj restaĵoj de Grupo Shougang.

Cetere en haloj por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj oni uzas fridigilan sistemon per karbona dioksido, kio reduktos funkciigan koston post la Olimpikoj. Gui diris: "Unue estas mediprotekta la fridigila sistemo per karbona dioksido, kiel aero la sistemo ne produktos polucion; due ĝia fridigila potenco estas pli forta kaj pere de tiu sistemo oni povos ŝpari 70% da elektro, do ĉiujare ŝparos 2 milionojn da juanoj, kio garantios ĝian malfermon por la publiko post la Olimpikoj."
Ĉie enkorpiĝas ĉi tiaj pensoj. Nun ĉiuj haloj estas konstruataj kaj plej partaj finos konstruadon fine de la kuranta jaro por ekzamenaj konkursoj de februaro ĝis aprilo de 2021. Liu Xinghua diris: "Ni senhalte faras preparojn kaj havas la fidon sukcesigi la ekzamenajn konkursojn. En 2022 ni prezentos al la mondo brilajn, neordinarajn kaj elstarajn Olimpikojn."


Dividu