Rakonto pri riĉigo de rusaj gentanoj en la gubernio Eerguna

Ĝoja Publikigita: 2020-11-03 07:43:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Manĝanta rusan panon Leba (хлеб), loĝanta en rusa domo Mukeden kaj festanta Paskon (пасха) la rusa gento en la gubernio Eerguna de la ĉina Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de generacio al generacio heredas kaj sekvas proprajn trajtajn vivkutimojn.

La nordokcidenta parto de la gubernio Eerguna rigardas Rusion, kiu situas en la kontraŭa bordo de la rivero Eerguna, kaj la landlimo longas je pli ol 670 kilometroj. Ĉi tie vivas pli ol 7 800 rusaj gentanoj kaj ĉina-rusaj posteuloj, kaj formiĝis abundaj kulturoj de ĉina-rusaj posteuloj.

73-jaraĝa Xin Guiyun estas rusa gentano, ŝia ruslingva nomo estas Varvara. Ŝi estas la dua generacio de ĉina-rusaj posteuloj kaj parolas en flua rusa lingvo. Ŝia patro venas de la provinco Hebei kaj patrino venas de la rusa ŝtato Chita. Ĝis nun Xin ankoraŭ memoras la lulkanton, kiun ŝia patrino kantis por ŝi en ŝia infaneco, kaj tiu ĉi kanto estas antikva rusa kanzoneto.

Xin Guiyun (dekstre) instruas raportistinon fari KbacXin Guiyun (dekstre) instruas raportistinon fari Kbac

Xin Guiyun (dekstre) instruas raportistinon fari KbacXin Guiyun (dekstre) instruas raportistinon fari Kbac

Xin laboris en restoracioj en la urboj Manzhouli kaj Qinhuangdao. La plej juna filo Dorian sekvis ŝin, tial li kapablas paroli iomete ruse. Sub helpo de la registaro ili konstruis hotelon kun la stilo de rusa domo Mukeden en Eerguna kaj reklamis la rusajn tradiciajn kulturojn per ekskurso al familio.
Cetere el la patrino Xin heredas ankaŭ la metion de produkto de la rusa tradicia trinkaĵo Kbac. En 2019 la metio estis enlistigita kiel reprezentanto de nemateriala kultura heredaĵo de la Interna Mongolio de Ĉinio, ankaŭ Xin fariĝis la heredanto.
"La registaro donis grandan subtenon al ni kaj per favoraj politikoj helpis nin konstrui rusajn domojn Mukeden kaj akcepti turistojn. En la plej bona stato ĉiutage du cent ĝis tri cent homoj venas al nia restoracio. Ĉiuj ŝatas rusajn manĝaĵojn, ankaŭ la trinkaĵon Kbac."
Kiel Xin nun troviĝas pli ol 40 heredantoj de rusaj nematerialaj kulturaj heredaĵoj en Eerguna kaj kelkaj famaj vizitkartoj. La festo Pasko, rusaj popoldancoj, trajtaj panoj Leba kaj lignaj domoj Mukeden fariĝis la nematerialaj kulturaj heredaĵoj.

Zhao Yuling estas la heredanto de la ĉina nacia nemateriala kultura heredaĵo la rusa festo Pasko. Kaj ŝia domo estas la rusa stilo Mukeden, interne troviĝas forno por baki rusan panon Leba kaj rusa vapora banejo, kaj en kelo estas konservataj russtilaj acidaj fermentintaj kukumoj. Ĉiujare dum la rusa Pasko ŝi kaj ŝiaj fratinoj persone bakas Gulich, la kukon en la cilindra formo, kaj kolorigas ovojn. Ĉiuj estas metioj de la rusa gento heredataj de genaracio al generacio.

La filino de Zhao diris: “Por ni, la rusa gento, ĉiujare ekzitas la du tre gravaj festoj, nome Pasko kaj Printempa Festo. Ni kreskis ĉe niaj avinoj, tial ni konservas la vivkutimojn de rusoj, eĉ dum la 40 fastotagoj antaŭ la Pasko avinoj postulas al ni ne manĝi ovojn kaj viandojn.”
En la lastaj pli ol dek jaroj la gubernio Eerguna lanĉis kaj fondis instituton pri rusa gento en la Interna Mongolio kaj plej klopode evitis la riskon perdi la kulturojn de la rusa gento danke al konstruo de muzeo pri moroj kaj kutimoj de la rusa gento, kompilado de nombro da libroj kaj historiaj dokumentoj, aktivadoj por savi kaj protekti kulturojn de la rusa gento kaj protektado de rusaj popoldomoj, kiu havas la historion de centoj da jaroj.

La ĉina unika vilaĝo de rusaj gentanoj Enhe

La ĉina unika vilaĝo de rusaj gentanoj Enhe

La ĉina unika vilaĝo de rusaj gentanoj estas Enhe, ankaŭ titolita de lokanoj Caravan, kiu devenas de la rusa nomo kaj signifas karavanon. La titolo enkorpigas la striktajn rilatojn kun ĉin-rusa landlima komerco kaj bazaro.

En 2005 subtenata de la landa politiko por prosperigi landlimajn lokojn kaj riĉigi tieajn loĝantojn, la vilaĝo Enhe komencis trajtan turismon kun sperto de rusaj kutimoj kiel la ĉefa enhavo, profunde ekspluatis tradiciajn festojn, trinkaĵojn, frandaĵojn, ludilojn, kanzonojn kaj dancojn de la rusa gento kaj formis karakterizajn turismajn produktojn.

Parolante pri la komenco, Zhang Boshan, estro de la instituto pri la rusa gento de la Interna Mongolio, rememoris:"Komence, la registaro alvokis, ke ni disvolvu turismon. Tamen multaj homoj ne komprenis kiel altiri turistojn en tia ĉi fora loko kun tiel maloportuna trafiko kaj malbona vivmedio?"

En 2006 ekfunkciis la unua hotelo pri familia ekskurso en la vilaĝo Enhe. La posedanto nomiĝas Qubo. Kiam la aliaj lokanoj dubis pri la afero, li, kiel la kvara generacio de la rusa gento kaj partiano, aktive agis laŭ la alvoko de la registaro kaj la unua faris ekskurson en sia propra centjara domo Mukeden.
"En la unua jaro ni akceptis pli ol 500 gastojn kaj gajnis malpli ol dek mil juanojn. Poste pli kaj pli da gastoj venis, ankaŭ nia skalo pliiĝis. Stimulite de ni, nun en Enhe jam pli ol 130 familioj laboras pri familia ekskurso, tamen komence nur unu aŭ du."

Pro la familia ekskurso de rusa gento, la fora vilaĝo ekviglis kaj famiĝis. En varmaj turismaj sezonoj ĉiutage la vilaĝo akceptas preskaŭ 20 mil gastojn. La lokanoj trovis, ke la kulturaj heredaĵoj el la antaŭuloj fariĝis la ora ŝlosilo por riĉigi ilin kaj elradikigi malriĉecon.
La rapide disvolviĝanta turismo ne nur levis vivkvaliton kaj donis feliĉon al popolanoj, sed ankaŭ efike solvis laborojn por restantaj kamparaj laborfortoj kaj kultivis amason da fakuloj, kaj tio fariĝis la industrio riĉigi popolamasojn inda je tiu nomo.

Zhang Baoshen, estro de la instituto pri la rusa gento de la Interna Mongolio, diris: "Post kelkjara funkciado leviĝis la nivelo de la vivo, ankaŭ riĉiĝis ni. Antaŭe se iu havis bovon, do li havis bonan vivon, sed nun ni eĉ posedas aŭton. Tial ni, la rusa gento, havas profundan dankemon al la partio, al la ŝtato, kaj kontentas pri nia nuna vivo."



Dividu