Nova vivo de vilaĝo Zongcuo ĉe piedo de la monto Qomolangma

Ĝoja Publikigita: 2020-11-10 15:59:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La suno subiras en la okcidento. Fronte al aŭtuna forta vento el la nordo de Himalajo Bian Ba kaj ludas tibetan ŝnurmaŝon kaj krias por revenigi ŝafaron hejmen.

47-jaraĝa Bian Ba paŝtas ŝafojn

47-jaraĝa Bian Ba paŝtas ŝafojn

Bian Ba aĝas 47 jarojn. Li estas ano de la vilaĝo Zongcuo de urbo Shigatse de Tibeto. Li havas ankaŭ alian identecon, nome "ĉefa ŝafpaŝtisto" de la vilaĝa ŝafobreda kooperativo Gangba. Li paŝtis ŝafojn pli ol 30 jarojn kaj, post kiam li aliĝis al la kooperativo, li unuafoje ricevis veran enspezon. Li diris: "Kunlabora forto estas granda!"

La vilaĝo Zongcuo estas la restejo de la registaro de ŝjango (kampara administra unuo sub la gubernio) Nixia sub la gubernio Dingri. Nixia en la tibeta lingvo signifas la lokon, kie leviĝas la suno. Tamen pro fora situacio, mallongtempa periodo de senprujna sezono, granda vento kaj sablo kaj serioza dezerteco la vilaĝo, kiu distancas de la monto Qomolangma je malpli ol cent kilometroj, ŝajne neniam spertis varmon el suno.

Antaŭ kelkaj monatoj Liu Guoliang, estro de laborgrupo de propaganda fako sub la partia komitato de la Tibeta Aŭtonoma Regiono en la vilaĝo Zongcuo, venis, kaj poste tuj aŭdis dolorigan pasintecon de la vilaĝo.

Liu diris, ke en la periodo de malabundo inter du rikoltoj vilaĝanoj amase almozpetis aliloke. "ili etendis dikfingrojn kaj parolis'Guji Guji' (kiu en la tibeta lingvo signifas peton), tiel petis ĉinke-on hejmen. " Kvankam antaŭ kelkaj jaroj estis malmultaj almozpetoj en la vilaĝo Zongcuo, tamen pokapa enspezo de la vilaĝo ankoraŭ troviĝis en la lasta vico de la gubernio.

Ŝtataj politikoj por elradikigo de malriĉeco donis ŝanĝon al la fama malriĉa vilaĝo.

Aprile de 2015 okazis tertremo en Nepalo, la vilaĝo estas proksima de la landlimo inter Ĉinio kaj Nepalo, tial funkciis posttertrema rekonstruado en la vilaĝo Zongcuo. Ĉiuj vilaĝanoj translokiĝis el danĝeraj kaj malnovaj domoj, kaj danke al helpo de la laborgrupo en la vilaĝo kaj la supera registaro la vilaĝo komencis plani industriojn, rompis obstaklon de manko de resursoj kaj fondis kooperativon por amase bredi ŝafojn.

La vilaĝa filia sekretario Suo Lang ekservis kiel prezidanto de la kooperativo. Lerninte en aliaj vilaĝoj kadruloj de la vilaĝo alvokis vilaĝanojn aliĝi al la kooperativo. Marte de 2019 oficiale ekfunkciis la ŝafobreda kooperativo Gangba de la vilaĝo Zongcuo.

Bian Ba estas la plej granda bredanto en la vilaĝo. Li per siaj 80 ŝafoj kiel akcioj aliĝis al la kooperativo kaj estas dungita kiel paŝtisto pro siaj abundaj spertoj. En la nova posteno Bian ricevis novajn metodojn pri bredado.

Pro scienca bredado la ŝafoj de la kooperativo estas bonvenigataj de la merkato. Suo Lang konigis, ke en la unua jaro la enspezo de la kooperativo atingis 730 mil juanojn, en la kuranta jaro la enspezo jam superis milionon da juanoj, kaj fine de 2020, antaŭkalkulite, pofamilia dividendo superos dekmil juanojn.

Antaŭe Bian Ba havis neniun enspezon krom pli ol dek ŝafoj por la tuta familio. Aliĝinte al la kooperativo lia jara salajro estas 28 mil juanoj kaj la kurantjara dividendo espereble atingos 40 mil juanojn.

La ŝafobreda kooperativo Gangba en la vilaĝo Zongcuo.

La ŝafobreda kooperativo Gangba en la vilaĝo Zongcuo.

Kooperativo ŝanĝis malriĉan vilaĝon. Suo Lang diris, ke vilaĝanoj organizas sin por disvolvi produktadon, kio estas vera vivo direktiĝanta al la suno. "Altigante efikon de bredado kaj plantado kaj pluapaŝe liberigante laborfortojn la vilaĝo Zongcuo havos pli kaj pli bonan vivon."

Dividu