Pakistanaj entreprenistoj serĉas komercajn ŝancojn en ĈIIE

Ĝoja Publikigita: 2020-11-10 16:03:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe en la zono pri konsumaĵoj de la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) safiro el Kaŝmiro estas atentata de multaj aĉetantoj. La posedanto de la safiro estas sinjoro Aqeel Ahmed el Pakistano.

Aqeel Ahmed reklamis sian propran markon de juveloj kaj petis pli da areo da ekspoziciejo ol la lasta jaro. Aqeel Ahmed esperas famigi sian produktmarkon kaj gajni pli da profito per la ekspozicio. Li diris:

"Mi esperas, ke pli kaj pli da homoj scios mian markon per la ekspozicio."

Aqeel Ahmed

Aqeel Ahmed

Same kiel Aqeel Ahmed jadkomercisto Kamil refoje partoprenis la ekspozicion. Lia kompanio prilaboras pakistanajn naturajn jadojn laŭ plaĉoj de ĉinaj konsumantoj kombinante ĉinajn elementojn kaj poste vendas produktojn al Ĉinio. Li diris: "Lastjare mi partoprenis ekspozicion. Mi esperas trovi komercajn agentojn por reklami niajn produktojn kaj pakistanajn metiartaĵojn en Ĉinio."

Kamil

Kamil

Kvankam la nuna monda situacio de la epidemio estas severa kaj negoco de multaj entreprenoj estas influata, tamen ankoraŭ amaso da entreprenoj refoje partoprenis la ekspozicion. Inter ili troviĝas entreprenoj de la mondaj 500 potencoj, gvidaj entreprenoj de industrioj, ankaŭ mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, kies skalo similas al tiu de entreprenoj de Aqeel Ahmed kaj Kamil. Aqeel Ahmed sentis, ke estas ne multe influita volo de kunlaboro de aĉetantoj kaj kvalito de entreprenoj en la ekspozicio. Li diris: "Estas malpli multaj ĉeestantoj, tamen kvalito de ĉeestantaj entreprenoj estas same kiel antaŭe, kaj aĉetantoj interesiĝas pri niaj produktoj kaj esperas komercan kunlaboron kun ni."

Pakistana aĉetanto Muhammad Sabir Jan

Pakistana aĉetanto Muhammad Sabir Jan

Pakistana aĉetanto Muhammad Sabir Jan jam faris negocon en Ĉinio 25 jarojn kaj ofte partoprenis ekspoziciojn kaj foirojn en diversaj lokoj de Ĉinio. Kurantjare li unuafoje partoprenis en ĈIIE. En la ekspozicio li subskribis kunlaboran memorandon kun agrikultura entrepreno en la ĉina provinco Gansu kaj planas vendi altkvalitajn ĉinajn pomojn al Pakistano. Li diris: "Mi unuafoje partoprenis la Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion! Mi estas tre emocia kaj neniam vidis tian ĉi grandskalan kaj altkvalitan ekspozicion antaŭe. Por entreprenoj de aliaj landoj de la mondo la ekspozicio estas tre bona oportuno eniri en la ĉinan merkaton kaj plivastigi negocon en Ĉinio."

Aqeel Ahmed esprimis sian dankemon pro tio, ke Ĉinio persistas en pozitivaj kaj malfermaj politikoj kaj per organizo de la ekspozicio dividas sian disvolvan profiton kun la mondo. Li diris: "Mi tre dankas Ĉinion, kiu en tiu ĉi tempo ankoraŭ plenumas sian promeson kaj daŭre okazigas la importan ekspozicion. Ja la efiko estas tre bona!"

Dividu