Transmaraj kompanioj kaj alilandaj komercaj ĉambroj opinias, ke “du cirkuloj” alportos pli da disvolvaj ŝancoj

Ĝoja Publikigita: 2020-11-24 16:10:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe en Pekino respondeculoj de multaj transmaraj kompanioj kaj alilandaj komercaj ĉambroj en Ĉinio esprimis atenton al nova disvolva situacio, prezentita de Ĉinio, aparte al "du cirkuloj", kaj esperis pli bone enigi sin en ĝin. Ili opiniis, ke ĉina plenumado de altnivela malfermo donos pli da disvolvaj ŝancoj al alilandaj entreprenoj en Ĉinio.

Ĉinio rapidigas konstruadon de la nova disvolva situacio, ke la enlanda granda cirkulo estas la ĉefa kaj enlanda kaj internacia cirkuloj akcelas unu la alian.

<br>Steven Lynch, prezidanto de Brita Komerca Ĉambro en Ĉinio


Steven Lynch, prezidanto de Brita Komerca Ĉambro en Ĉinio

Steven Lynch, prezidanto de Brita Komerca Ĉambro en Ĉinio, lastatempe diris en la 6-a Forumo pri Ĉinio kaj Tutmondiĝo, ke britaj entrerpenoj havas bonan antaŭvidon pri Ĉinio kaj opinias, ke "du cirkuloj" alportos pli da bonaj disvolvaj ŝancoj, kaj atendas la pluapaŝan malfermon de Ĉinio. Li diris:

"La nova disvolva situacio de 'du cirkuloj' estas tre bona ŝanco kaj povos solvi la mondajn provizajn ĉenojn en la estonto. Nun multaj provizaj ĉenoj jam estis ĉelokigitaj kaj la kronvirusa epidemio kaŭzis moviĝon de iuj provizaj ĉenoj al Britio. Ni demandis multajn britajn entreprenojn, ili ne revenos al Britio kaj volas pli bone disvolviĝi en Ĉinio. Por britaj entreprenoj ni vere atendas la ĉinan pluapaŝan reformadon kaj malfermon, aparte pli multan malfermon de la ekonomio."

Martin Mueller, prezidanto de Svislanda Komerca Ĉambro en Ĉinio

Martin Mueller, prezidanto de Svislanda Komerca Ĉambro en Ĉinio

Martin Mueller, prezidanto de Svislanda Komerca Ĉambro en Ĉinio, diris, ke "du cirkuloj" estas la aktiva elekto de ĉina ekonomio kaj sub la modelo de “du cirkuloj” la ĉina enlanda produkto kaj konsumo povos disvolviĝi pluapaŝe. Li diris: "La enlanda granda cirkulo signifas ekspluaton de la enlanda merkato por ke produkto kaj konsumo havu kontinuigeblecon. Necesas tempo por akceli la enlandan cirkulon. Ni devas garantii la eksteran cirkulon de internacia ekonomio, ĉar ankaŭ ĝi estas la grava parto de la ĉina ekonomia disvolvo. La pli bona disvolvo de enlanda cirkulo devas esti kunaranĝita kun ekstera cirkulo kaj kunlaboroj de komerco kaj industrio estas tre grava en Ĉinio.”

Zhao Bin, vicdirektoro de usona kompanio Qualcomm pri mondaj leĝaj aferoj

Zhao Bin, vicdirektoro de usona kompanio Qualcomm pri mondaj leĝaj aferoj

Estonte Ĉinio plenumos altnivelan malfermon kaj kreos novan situacion de kunlaboro kaj komuna gajno. Zhao Bin, vicdirektoro de usona kompanio Qualcomm pri mondaj leĝaj aferoj, opiniis, ke "du cirkuloj" donos pli bonajn kaj pli grandajn disvolvajn ŝancojn al ĉinaj kaj alilnadaj entreprenoj. Li diris: "Niaj spertoj atestis, ke transmaraj entreprenoj inkluzive de Qualcomm ĝuste povas fariĝi unu el gravaj kaj ŝlosilaj punktoj dum la plenumado de la ĉina nova situacio de 'du cirkuloj'. Niaj spertoj atestis, ke sufiĉaj kunlaboroj inter eksterkapitalaj kaj ĉinaj entreprenoj ne nur utilas al entreprenoj enlandaj en pluapaŝa plivastigo de enlanda merkato sed ankaŭ helpas al ili elfosi pli bonajn kaj pli multajn eksterlandajn disvolvajn ŝancojn. Samtempe 'du cirkuloj' estas dudirektaj, ni opinias, ke 'du cirkuloj' donos pli bonajn kaj pli grandajn disvolvajn ŝancojn al diversaj entreprenoj de Ĉinio kaj de aliaj landoj."

Leng Yan, plenuma vicdirektoro de la zono pri Ĉinio sub Grupo Daimler

Leng Yan, plenuma vicdirektoro de la zono pri Ĉinio sub Grupo Daimler

Leng Yan, plenuma vicdirektoro de la zono pri Ĉinio sub Grupo Daimler, konigis, ke la ĉina merkato estas tre grava por la grupo Daimler. De la jaro 2015 la ĉina merkato estas la monde plej granda sola merkato de Daimler kaj en la lasta jaro la venda kvanto de la zono estas 670 mil, egala ol la sumo de la dua granda merkato la usona merkato kaj la tria granda merkato la germana merkato. Leng diris: "Ni strikte atentas al la sekva influo el 'du cirkuloj' al eksterkapitalaj entreprenoj, aparte al tutmondaj transmaraj entreprenoj. Ni ankaŭ esperas, ke la 'du cirkuloj' sufiĉe konsideros daŭrigon de pli altnivela malfermo kaj daŭrigon de internaciaj kunlaboroj."

Ĉinio firme plenumos pli grandamplektan, plivastan kaj pli profundan malfermon, danke al enlanda granda merkato akcelos internacian kunlaboron kaj realigos reciprokan utilon kaj komunan gajnon.

Zhan Hongyu, ĝenerala direktoro de la grupo Tata en Ĉinio

Zhan Hongyu, ĝenerala direktoro de la grupo Tata en Ĉinio

Zhan Hongyu, ĝenerala direktoro de la grupo Tata en Ĉinio, diris, ke plej multaj faktorojaltiras transmarajn kompaniojn, inkluzive de la supereco de la ĉina merkato kaj elementoj de kapitaloj kaj homoj. Li diris: "Mi opinias, ke 'du cirkuloj' estas tre inteligenta dedico, do ni certe sufiĉe nin ligos kun la internacia merkato kaj ĝuste decidos direkton de la disvolvo."

En la 6-a Forumo pri Ĉinio kaj Tutmondiĝo multaj respondeculoj de alilandaj entreprenoj en Ĉinio alte taksis la ĉinan firman persistadon en pli grandamplekta, pli vastkampa kaj pli profundtavola malfermo kaj esperis kapti novajn ŝancojn dum la periodo de la "14-a kvinjara plano" por ludi pli grandan rolon en la "du cirkuloj".

Dividu