Teo, arto de la vivo

Ĝoja Publikigita: 2020-12-15 15:48:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio estas la hejmloko de teo. Laŭlegende antaŭ pli ol 4700 jaroj en la epoko de Shennong ĉinoj trovis kaj ekutiligis teon. De la antikveco trinki teon estas populara en Ĉinio. Ĉinoj aparte gustumas teon. Gustumo celas ne nur takson de kvalito sed ankaŭ spiritan ĝuon. La ĉina tea kulturo havas longan historion, estas profunda kaj brila, kaj inkludas materialojn, kulturojn kaj spiritajn civilizaciojn.

La teceremonio fontas en Ĉinio. La ĉina tea ceremonio asimilis esencojn de Konfuceanismo kaj Daoismo, kaj enkorpigas la filozofon de “harmonia kunekzistado de homoj kaj la naturo”. Ĝuste pro tio la ĉina tea ceremonio plenas de amo al la naturo kaj forta aspiro de homoj al la naturo. Tea ceremonio estas rigardata kiel arto, etiketo kaj maniero de la vivo. Teo povas pliigi amikecon kaj doni trankvilon al la vivo.

Dividu